Cirkla sektoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cirkla sektoro (verda)

En geometrio, cirkla sektoro estas parto de disko (ebena figuro limigita per cirklo) inter du ĝiaj radiusaj rektaj strekoj kaj ĝia arko.

Estu θ la centra angulo de sektoro en radianoj, kaj estu r la radiuso. La areo A de la sektoro povas esti ricevita per multipliko de areo de la tuta cirklo per la rilatumo de la angulo θ al angulo de plena cirklo , ĉar la areo de la sektoro estas proporcia al la angulo. Kun tio ke areo de la tuta cirklo estas πr2 rezultiĝas:

Ankaŭ, se θg estas la centra angulo en gradoj, do

La longo de arko L de sektoro estas donita per formulo

La longo de perimetro de sektoro konsistas el longoj de la arko kaj de la du radiusaj strekoj kaj egalas al

Specifaj okazoj de sektoro estas duono de disko, kvadranto (kvarono de disko), oktanto (okono de disko).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]