Civitana scienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Civitana scienco (amatora scienco) estas scienca esplorado, tute aŭ parte farita de amatoraj sciencistoj. Formale, civitana scienco estis difinita kiel "la sistema kolektado kaj analizado de datenoj; evoluo de teknologio; testado de naturfenomenoj; kaj la disvastigo de tiuj agadoj fare de esploristoj sur ĉefe alvokiĝa bazo".[1] Civitana scienco foje estas nomita "publika partopreno en scienca esplorado."[2]

Citaĵo
 La angla artikolo referas nur al usonaj ekzemploj. Ni ankaŭ bezonas informon pri alilandaj projektoj. 

Difino de civitana scienco[redakti | redakti fonton]

Difinoj[redakti | redakti fonton]

La "Green Paper on Citizen Science: Citizen Science for Europe", (Verda broŝuro pri civitana scienco: civitana scienco por Eŭropo) referas al "la ĝenerala publika engaĝiĝo en scienca esploragadoj kiam civitanoj aktive kontribuas al scienco aŭ per sia intelekto aŭ rilata scio aŭ per siaj iloj kaj rimedoj. Partoprenantoj disponigas eksperimentajn datenojn kaj instalaĵojn por esploristoj, levas novajn demandojn kaj kunkreas novan sciencan kulturon. Aldonante valoron, volontuloj akiras novan lernadon kaj kapablojn, kaj pli profundan komprenon de la scienca laboro laŭ alloga maniero. Kiel rezulto de tiu malferma, interkonektita kaj transfaka labormetodo, sciencaj sociaj kaj politikaj interagoj pliboniĝas, kiu demokratigas esploradon, surbaze de decidoj bazitaj sur faktoj, kiel scienca esplorado estas farata, tute aŭ parte, farita de amatoraj kaj neprofesiaj sciencistoj."[3]

Civitanan sciencon povas fari unuopuloj, teamoj, aŭ retoj de volontuloj. Civitanoj sciencistoj ofte partneriĝas kun profesiaj sciencistoj por realigi komunajn celojn. Grandaj retoj da volontuloj ofte ebligas al sciencistoj plenumi taskojn kiuj estus tro multekostaj aŭ tempopostulaj plenumi per aliaj rimedoj.

Multaj civitanaj natursciencaj projektoj servas edukajn kaj komunumajn celojn.[4][5][6] Tiuj projektoj povas celi al formala klasĉambra medio aŭ al neformala edukmedio, ekzemple muzeoj.

Kelkaj observantoj raportas ke la Laboratorio de Ornitologio de Rick Bonney, de Cornell, elpensis la esprimon "civitana scienco" en la 1980-aj aŭ 1990-aj jaroj; tamen, la esprimo unue estis aplikita al la kreskanta sfero de amatoraj naturistoj fare de D-roj Dono McCrimmon kaj Cal Smith, tiam ankaŭ de tiu laboratorio, iam dum 1979-1981. Tamen kaj sendube, la daŭra sukceso de la programo kaj la esprimo estas atribuebla al Rick Bonney.

Civitana scienco grade evoluis poste. Lastatempaj projektoj pli emfazas science solidajn praktikojn kaj mezureblajn celojn por publika edukado.[7] Moderna civitana scienco devias de siaj historiaj formoj ĉefe en la aliro por, kaj posta skalo de, publika partopreno. Oni konsideras ke teknologio estas la ĉefa motoro de la lastatempa eksplodo de civitanscienca agado.[8]

Alternativaj difinoj[redakti | redakti fonton]

Bruce Lewenstein de Cornell-Universitato atentigis pri du aliaj, malpli-oftaj difinoj de la esprimo "civitana scienco":

Citaĵo
 (2) la engaĝiĝo de nesciencistoj en vera decidigo pri strategipunktoj kiuj havas teknikajn aŭ sciencajn komponentojn; kaj (3) la engaĝiĝo de esploristoj en la demokrata kaj strategia procezo.[9] 

Sciencistoj kaj akademiuloj kiuj utiligis tiujn aliajn difinojn inkludas Frank Von Hippel, Stephen Schneider, Neal Lane, Jon Beckwith, kaj Alan Irwin.[10][11][12][13] Alternativaj terminoj proponitaj por tiuj difinoj estas "civita scienco" kaj "civita sciencisto."[14]

Rilataj kampoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj projektoj, ekzemple SETI@home, uzas la Interreton por ekspluati disan komputadon. Partopreni en tiaj projektoj estas ĝenerale pasive. Komputadajn taskojn plenumas la komputiloj de volontuloj kaj tiuj taskoj postulas nur malmulte da implikiĝo post la komenca aranĝo. Ekzistas malkonsento pri ĉu nomi tiujn projektojn civitana scienco. Kevin Schawinski, astrofizikisto ĉe Yale kaj kunfondinto de Galaxy Zoo[15] diris:

Ni preferas nomi tiun Galaxy Zoo civitana scienco ĉar ĝi estas pli bona priskribo de tio, kion oni faras; oni estas ordinara civitano sed faras sciencon. Homamasa fonto??? ŝajne signifas ke oni estas nur membro de la homamaso kaj oni ne estas; oni estas nia kunlaboranto. Partoprenante, oni estas intence implikita en la procezo de scienco." - - Kevin Schawinski

Kompare al SETI@home, "Volontuloj ĉe Galaksio zoo faras realan laboron. Ili ne nur pasive prizorgas ion ĉe sia komputilo, esperante ke ili estos la unua persono trovi eksterteranojn. Ili havas investon en la scienco kiu venas el ĝi, kio signifas ke ili interesiĝas pri kion ni faras per ĝi, kaj kion ni trovas."

Limigoj[redakti | redakti fonton]

En esplorada raporto publikigita de la U.S. National Park Service (organizo pri usonaj naciaj parkoj), Brett Amy Thelen kaj Rachel K. Thiet menciis la sekvajn zorgojn, antaŭe raportitajn en la literaturo, koncerne la validecon de datenoj generitaj de volontuloj:

  • Kelkaj projektoj eble ne estas taŭgaj por volontuloj, ekzemple kiam ili uzas kompleksajn esplormetodojn aŭ postulas penigan aŭ ripeteman laboron.
  • Ĉar volontuloj havas nesufiĉan trejnadon en esplorado kaj monitoradaj metodoj, oni pli riskas enkonduki biason en la datenoj.[16]
  • Membroj povas mensogi pri datenoj. Tiu risko estas eĉ pli grava kiam oni ofertas premiojn por instigi partopreni.

Historio[redakti | redakti fonton]

"Civitana scienco" estas sufiĉe nova esprimo sed malnova praktiko. Antaŭ la 20-a jarcento, scienco ofte estis la okupo de ĝentilmanoj sciencistoj, amatoraj aŭ mem-financitaj esploristoj, ekzemple Isaac Newton, Benjamin Franklin, kaj Charles Darwin. [ citaĵo bezonata ] Ekde la meza 20-a jarcento, aliflanke, scienco estas dominata de esploristoj dungitaj de universitatoj kaj registaraj esplorlaboratorioj. Ek de la 1970-aj jaroj, oni ekdubis tiun transformon. Filozofo Paul Feyerabend postulis "demokratiigo de scienco."[17] Biokemiisto Erwin Chargaff rekomendis revenon al scienco de naturamaj amatoroj en la tradicio de Descartes, Neŭtono, Leibniz, Buffon, kaj Darwin - scienco dominata de "amatoreco anstataŭ monobazitaj teknikaj burokratoj."[18]

Amatora astronomio[redakti | redakti fonton]

Astronomio longe estas fako kie amatoroj kontribuis.[19] Kolektive, amatoraj astronomoj observas diversajn ĉielajn objektojn kaj fenomenojn foje per ekipaĵo kiun ili mem konstruis. Oftaj celoj de amatoraj astronomoj inkludas la Lunon, planedojn, stelojn, kometojn, meteorfluojn, kaj gamon da foraj ĉielaj objektoj, ekzemple stelaroj, galaksioj, kaj nebulozoj. Observaĵoj de kometoj kaj steloj ankaŭ estas utiligitaj por mezuri la lokan nivelon de artefarita ĉielbrilo.[20][21] Unu branĉo de amatora astronomio, amatora astrofotografio, implikas fotadon de la nokta ĉielo. Multaj amatoroj ŝatas specialiĝi pri la observado de specifaj objektoj, specoj de objektoj, aŭ specoj de okazaĵoj kiuj interesas ilin.[22][23]

La American Association of Variable Star Observers (Usona asocio de observantoj de variablaj steloj) kolektis datenojn pri variemaj steloj por instrua kaj profesia analizo ekde 1911 kaj antaŭenigas partoprenon preter sia membreco en ĝia retejo Citizen Sky (civitana ĉielo).[24]

Ornitologio[redakti | redakti fonton]

Civitanaj sciencoprojektoj fariĝis ĉiam pli fokusitaj, donante avantaĝojn al scienca esplorado.[25][26][27] La Christmas Bird Count (jarfina birdonombrado) de la Audubon-Societo, kiu komenciĝis en 1900, estas ekzemplo de multjara tradicio de civitana scienco kiu daŭras al la nuntempo. Civitanoj sciencistoj helpas kolekti datenojn kiujn analizos profesiaj esploristoj.

Moderna Teknologio[redakti | redakti fonton]

Pli novaj teknologioj pliigis la eblojn por civitana scienco. Civitanoj sciencistoj povas konstrui kaj funkciigi siajn proprajn instrumentojn por kolekti datenojn por siaj propraj eksperimentoj aŭ kiel parto de pli granda projekto. Ekzemploj inkludas amatoran radion, amatoran astronomion, la Six Sigma-projektoj, kaj agadojn de Maker. Mankas referenco

Videoteknologio ebligis vastigitan civitanan sciencon. La Civitana-Esplorcentro en la alo Naturesplora Centro de la North Carolina Museum of Natural Sciences (Muzeo de Naturscienco en Norda Carolino) ekspozicias kiel engaĝiĝi en scienca esplorado kaj sperti esti civitana sciencisto. Ekzemple, vizitantoj povas observi birdajn manĝejojn ĉe la Prairie Ridge Ecostation, porsatelita instalaĵo, per viva videosendo kaj registri kiujn speciojn ili vidas.

La Interreto estas avantaĝo al civitana scienco. Unu el la unuaj Interret-bazitaj civitansciencaj eksperimentoj estis Clickworkers (klaklaborantoj) de NASA, kiu ebligis al la publiko helpi en la klasifikado de bildoj, multe reduktante la tempon analizi grandajn datenarojn. Alia ekzemplo estas Quantum Moves,[28] ludo evoluigita de la Center for Driven Community Research (centro por gvidata komunuma esplorado),[29] ĉe Aarhus-Universitato. La ludo uzas retajn komunumajn laborojn por solvi kompleksajn kvantumfizikajn problemojn. La solvoj trovitaj de ludantoj tiam povas esti utiligitaj en la laboratorio por provizi komputilajn algoritmojn utiligotajn en la konstruado de skalebla kvantumkomputilo.

La interreto ankaŭ ebligis al civitanaj sciencistojn kolekti datenojn kiuj estos analizitaj fare de profesiaj esploristoj. Civitanaj sciencretoj ofte estas implikitaj en la observado de ciklaj okazaĵoj de naturo Fenologio, ekzemple efikoj de mondvarmiĝo sur plantoj kaj bestoj en malsamaj geografiaj lokoj,[30] kaj en monitoradaj programoj por mastrumi krudmaterialojn.[31][32][33] En BugGuide.net, reta komunumo de naturesploristoj kiuj dividas observaĵojn de artropodoj, amatoraj kaj profesiaj esploristoj kontribuas al la analizo.

Poŝtelefona teknologio plu akcelis la eblecojn por civitana scienco. Ekzemploj inkludas la San Francisco-projekton[34], la WildLab[35], iNaturalist[36], kaj Project Noah[37] – iFonaj aplikaĵoj por monitori birdojn, maran faŭnon, kaj aliajn organismojn, kaj la aplikaĵo Loss of the Night.[38]

Ekde 2005, la Genografa Projekto uzis la plej freŝan genetikan teknologion por vastigi nian konon de la homa historio, kaj ĝia pionira uzado de DNA-testado por engaĝi kaj impliki la publikon en la esplorlaboro, helpis krei novan specon de "civitano sciencisto." Geno 2.0 plivastigas la amplekson por civitana scienco, jungante la potencon de la homamaso por malkovri novajn detalojn de homa populacia antaŭhistorio.[39] Tio inkludas apogi, organizi kaj disvastigi personan DNA-testadon. Kiel amatora astronomio, civitanaj sciencistoj instigitaj de volontulaj organizoj kiel ISOGG - la International Society of Genetic Genealogy (Internacia Socio de Genetika Genealogio),[40] disponigis valorajn informojn kaj esploradon al la profesia scienca komunumo.[41]

Per senpilotaj aviadiloj, plua civitana scienco eblas. Unu ekzemplo estas la AstroDrone-programo de ESA por kolektado de robotdatenoj per la Parrot AR.Drone.[42]

Citizens in Space (Civitanoj en Spaco), projekto de la United States Rocket Academy (Usona raketa akademio), celas kombini civitanan sciencon kun civitana kosmoesplorado. Civitanoj en Spaco trejnas civitanajn astronaŭtojn flugi kiel ŝarĝofunkciigistoj en suborbita kosmoŝipo kiu nun estas evoluigata. Civitanoj en Spaco ankaŭ evoluigos, kaj apogos aliajn por evoluigi, civitanajn natursciencajn ŝarĝojn por flugi en suborbitaj veturiloj. Civitanoj en Spaco jam akiris kontrakton por 10 flugoj sur la Linko, suborbita veturilo, evoluigata fare de XCOR Aerospace, kaj planas mendi pluajn flugojn sur Linko kaj aliaj suborbitaj veturiloj en la estonteco.

Civitanoj en Spaco kredas ke "La evoluo de malaltkosta reuzebla suborbita kosmoŝipo estos la venonta granda ebliganto, permesante al civitanoj partopreni kosmoesploron kaj spacsciencon."[43]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Konferencoj[redakti | redakti fonton]

La unua Konferenco pri publika partoprenado en scienca esplorado okazis en Portlando, Oregono en aŭgusto 2012.[44] Civitana scienco nun estas ofta temo ĉe grandaj konferencoj, ekzemple la jarkunveno de la American Geophysical Union (Usona Geofizika Organizo).[45]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Finalizing a Definition of "Citizen Science" and "Citizen Scientists" (2011-09-03). Alirita 2012-10-11.
  2. COI:10.1038/466685a
    This citation will be automatically completed in the next few minutes. You can jump the queue or expand by hand
  3. Socientize Project (2013-12-01). (2013). Green Paper on Citizen Science: Citizen Science for Europe - Towards a better society of empowered citizens and enhanced research. Socientize consortium. 
  4. COI:10.1061/40761(175)57
    This citation will be automatically completed in the next few minutes. You can jump the queue or expand by hand
  5. COI:10.1080/09500690500069483
    This citation will be automatically completed in the next few minutes. You can jump the queue or expand by hand
  6. COI:10.1177/016224390002500102
    This citation will be automatically completed in the next few minutes. You can jump the queue or expand by hand
  7. COI:10.1525/bio.2009.59.11.9
    This citation will be automatically completed in the next few minutes. You can jump the queue or expand by hand
  8. COI:10.1016/j.tree.2009.03.017
    This citation will be automatically completed in the next few minutes. You can jump the queue or expand by hand
  9. Lewenstein, Bruce V. "What does citizen science accomplish?" Paper read at CNRS colloquium, 8 June 2004, in Paris, France.
  10. Von Hippel, Frank. (1991). Citizen scientist. New York: American Institute of Physics. ISBN 0-88318-709-4. 
  11. Beckwith, Jonathan R.. (2002). Making genes, making waves: a social activist in science. Cambridge: Harvard University Press. ISBN 0-674-00928-2. 
  12. Irwin, Alan. (1995). Citizen science: a study of people, expertise, and sustainable development. New York: Routledge. ISBN 0-415-13010-7. 
  13. Neal Lane, "Remarks" at Panel Discussion on Future of Federal Funding for Science and Engineering, Rutgers University, April 8, 1996. Steve Schneider remarks at AAAS meeting, February 1997; see here [1].
  14. COI:10.1177/1075547001023001002
    This citation will be automatically completed in the next few minutes. You can jump the queue or expand by hand
  15. Wikinomics – Crowdsourcing versus citizen science. Alirita 2012-10-11.
  16. Thelen, Brett Amy; and Thiet, Rachel K. (2008). "Cultivating connection: Incorporating meaningful citizen science into Cape Cod National Seashore's estuarine research and monitoring programs", gazeto : Park Science, volumo : 25, numero : 1. Alirita 2012-10-11.
  17. Feyerabend, Paul Karl. (1982). Science in a free society. London: NLB. ISBN 0-86091-753-3. 
  18. Chargaff, Erwin. (1978). Heraclitean fire: sketches from a life before nature. New York: Rockefeller University Press. ISBN 0-87470-029-9. 
  19. Mims III, Forrest M. (1999). "Amateur Science—Strong Tradition, Bright Future", gazeto : Science, volumo : 284, numero : 5411, paĝoj : 55–56. COI:10.1126/science.284.5411.55 “Astronomy has traditionally been among the most fertile fields for serious amateurs [...]”
  20. Kyba, Christopher C. M.; Wagner, Janna M.; Kuechly, Helga U.; Walker, Constance E.; Elvidge, Christopher D.; Falchi, Fabio; Ruhtz, Thomas; Fischer, Jürgen; Hölker, Franz . "Citizen Science Provides Valuable Data for Monitoring Global Night Sky Luminance", gazeto : Scientific Reports, volumo : 3. COI:10.1038/srep01835
  21. COI:10.1093/mnras/stt1297
    This citation will be automatically completed in the next few minutes. You can jump the queue or expand by hand
  22. The Americal Meteor Society. arkivita el la originalo je 22 August 2006. Alirita 24 August 2006.
  23. Catching the Light: Astrophotography. arkivita el la originalo je 1 September 2006. Alirita 24 August 2006.
  24. http://www.citizensky.org/ Citizen Sky
  25. Bonney, R. and LaBranche, M. (2004). Citizen Science: Involving the Public in Research. ASTC Dimensions. May/June 2004, p. 13.
  26. Baretto, C., Fastovsky, D. and Sheehan, P. (2003). A Model for Integrating the Public into Scientific Research. Journal of Geoscience Education. 50 (1). p. 71-75.
  27. McCaffrey, R.E. (2005). Using Citizen Science in Urban Bird Studies. Urban Habitats. 3 (1). p. 70-86.
  28. http://www.scienceathome.org/ Science at Home
  29. http://phys.au.dk/en/research/research-areas/coder/
  30. 'Citizen scientists' watch for signs of climate change, The Christian Science Monitor, April 10, 2008
  31. Ballard, H., Pilz, D., Jones, E.T., and Getz, C. (2005). Training Curriculum for Scientists and Managers: Broadening Participation in Biological Monitoring. Corvallis, OR: Institute for Culture and Ecology.
  32. Cooper, C.B., Dickinson, J., Phillips, T., and Bonney, R. (2007). Citizen Science as a Tool for Conservation in Residential Ecosystems. Ecology and Society. 12 (2).
  33. Ŝablono:Cite jstor
  34. http://www.parkscan.org ParkScan ParkScan project
  35. http://www.thewildlab.org The Wildlab
  36. http://www.inaturalist.org iNaturalist
  37. http://www.projectnoah.org Project Noah
  38. O'Hanlon, , "Turn Yourself into a Skyglow Meter, 1 May 2013. Kontrolita 8 May 2013.
  39. (2013)The Genographic Project and the Rise of Citizen Science. Alirita July 10, 2013.
  40. (2009) "What's in a name? Y chromosomes, surnames and the genetic genealogy revolution", gazeto : Trends in Genetics, volumo : 25, numero : 8, paĝoj : 351–60. COI:10.1016/j.tig.2009.06.003 “The International Society of Genetic Genealogy (www.isogg.org) advocates the use of genetics as a tool for genealogical research, and provides a support network for genetic genealogists. It hosts the ISOGG Y-haplogroup tree, which has the virtue of being regularly updated.”
  41. (Feb., 28, 2013)An African American Paternal Lineage Adds an Extremely Ancient Root to the Human Y Chromosome Phylogenetic Tree. Alirita July 10, 2013. This is Volume 92, Issue 3, pages 454-459.
  42. http://www.astrodrone.org AstroDrone app
  43. "Teachers in Space" becomes "Citizens In Space". Alirita 2012-11-06.
  44. (2013) "Data on Wings", gazeto : Scientific American, volumo : 308, numero : 2, paĝoj : 68–73. COI:10.1038/scientificamerican0213-68
  45. [2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]