Genografa Projekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Genografa Projekto (Genographic Project), lanĉita la 13an de aprilo 2005 de la National Geographic Society kaj IBM, estas plurjara genetika antropologia studo, kiu planas mapi historiajn migradojn per kolektado kaj analizado de DNA specimenoj de centoj da miloj da homoj de ĉirkaŭ la mondo.[1]

Resumo[redakti | redakti fonton]

Esploristoj en 11 regionaj centroj ĉirkaŭ la mondo kolektas DNA-specimenojn de indiĝenaj populacioj. La projekto ankaŭ vendas mem-testilarojn: kontraŭ 100 USD (kun la apero de "Geno 2.0"-testado la prezo estis pliigita al 199.95 USD por multe pli ampleksa testo), iu ajn en la mondo povas mendi ilaron per kiu havigi specimenon per buŝoskrapado, analizigi la specimenon kaj ricevi la DNA-informojn en Interreta datumbazo. En la unua fazo de la projekto, genetikaj signoj en mitokondria DNA (HVR1) kaj Y-kromosomoj (12 mikrosatelitaj signoj kaj haplogrup-difinaj SNP) utiliĝis por spuri la foran genealogian arbon de la partoprenanto, kaj ĉiu kliento estis provizita per ilia genetika antaŭhistorio per sekura retejo. La nova Geno 2.0-testo analizas preskaŭ 150,000 genetikajn signojn de tra la tuta genaro, kaj metas la rezultojn en ĝisdatigitan retejon. Ĝis 2013 proksimume 600,000 homoj kontribuis sian DNA, kaj la sukceso de la projekto generis pli larĝan intereson pri gentestado rekte al konsumanto.

La Genografa Projekto entreprenas vaste interkonsiliĝi kun indiĝenaj grupoj ĉirkaŭ la mondo. La publike disponeblajn ilaron prilaboras Family Tree DNA (FTDNA) en Houston, Teksaso, Usono.

La projekto estas private financata, neprofitcela kunlaboro inter la National Geographic Society (Usono), IBM kaj la Waitt-Fonduso. Parto de la enspezo de la vendado de mem-testaj ilaroj subtenas la daŭran DNA-kolektadon de la projekto[2], sed la plimulto estas elspezata por testamenta fonduso por kulturaj konservadaj projektoj proponitaj de indiĝenaj komunumoj.

En la norda aŭtuno de 2012, La Projekto sciigis la kompletigon de nova genotipilo, dediĉita al genetika antropologio, nomita la GenoChip. GenoChip estas specife fasonita por antropologia testado kaj inkludas SNP-ojn de aŭtosoma DNA, X-kromosoma DNA, Y-kromosoma DNA kaj mitokondria DNA. La fasono de la nova peceto estis komuna projekto inter Dro. Eran Elhaik de Johns Hopkins, Spencer Wells de National Geographic, Family Tree DNA kaj Illumina.[3]

Testilo Geno 2.0[redakti | redakti fonton]

La almiksaĵa testo evoluigita de Spencer Wells kaj Eran Elhaik klasifikas individuojn al naŭ praulaj regionoj kiuj konsistigas iliajn genarojn: nordorientazia, mediteranea, sudafrika, sudokcidentazia, oceania, sudorientazia, nordeŭropa, subsahara afrika kaj indiana.[4] Oni evoluigis la atributojn de 43 referencaj loĝntaroj, ĉiu konsistigita de apartaj miksaĵoj da tiuj naŭ regionoj (rezultojn < 2% ne raportas Geno 2.0):

Populacio Mediteranea Nordeŭropa Sudakcidenta Azia Subsahara Afrika Sudafrika Nordorienta Azia Sudorienta Azia Indiana Oceania Totalo
Afrikamerikanoj 6 10 4 73 4 2 99
Altajanoj 2 17 22 53 4 98
Indianoj 4 5 3 4 83 99
Bermudanoj 15 20 7 48 3 7 100
Britoj 33 50 17 100
Bulgaroj 47 31 20 2 100
Ĉinoj 72 28 100
Danoj 30 53 16 99
Hindoj 2 2 43 50 2 99
Egiptoj 65 18 14 97
Finnoj 17 57 17 7 98
Kartveloj 61 7 31 99
Germanoj 36 46 17 99
Grekoj 54 28 17 99
Hispanoj 48 37 13 98
Irananoj 42 8 42 5 97
Japanoj 75 25 100
Kojsanoj 47 52 99
Kinhoj 57 43 100
Kuvajtanoj 57 4 27 8 2 98
Lebananoj 66 5 26 2 99
Luhjoj 2 89 8 99
Malagasoj 2 57 4 15 20 98
Meksikanoj 28 20 8 4 2 36 98
Mongoloj 6 12 67 9 4 98
Nordkaŭkazanoj 46 16 33 4 99
Nordhindoj 6 5 34 26 27 98
Oceanianoj 12 88 100
Papuoj 5 4 91 100
Montaraj Keĉuoj kaj ajmaroj 2 2 95 99
Peruanoj 15 10 3 2 68 98
Portorikanoj 31 21 9 25 2 11 99
Rumanoj 43 36 19 2 100
Rusoj 25 51 18 4 98
Sardoj 67 24 8 99
Sudhindoj 4 2 58 35 99
Taĝikoj 22 22 44 10 98
Tataroj 21 40 21 16 98
Tunizianoj 62 6 10 19 2 99
Toskanoj 54 28 17 99
Vanuatuanoj 4 15 78 97
Karibanoj 9 6 58 26 99
Joruboj 97 3 100

Uzo de genetikaj signoj[redakti | redakti fonton]

La Genografa Projekto dependas de la identigo de genetikaj signoj. Plejmulta homa DNA estas intermiksita kombinaĵo de genetika materialo heredita de ĉiu generacio al la sekva. Ekzistas, aliflanke, partoj de la homa genaro kiuj pasas nemiksitaj de gepatroj al ĉiu filo. Tiuj segmentoj de DNA estas ŝanĝitaj nur per maloftaj mutacioj - hazardaj misliterumoj en la genetika kodo. Kie tiujn misliterumojn heredas sekvaj generacioj, ili iĝas signoj de deveno.[5]

Diversaj populacioj havas malsamajn genetikajn signojn, kaj spurante ilin tra la generacioj, sciencistoj povas identigi la diversajn branĉojn de la homa arbo, eĉ tutvoje retro al sia komuna afrika radiko. Indiĝenaj loĝantaroj disponigas geografian kaj kulturan kuntekston al la genetikaj signoj en sia DNA. Tiuj indikoj povas helpi ellabori pasintajn migradajn vojojn.[6]

Civitanoj partoprenas[redakti | redakti fonton]

Ekde 2005 la Genografa Projekto utiligas volontulojn (en kampa laboro kaj por provizi DNA-specimenojn) kaj civitanajn sciencajn projektojn. Tion instigas diversaj organizoj, ekzemple International Society of Genetic Genealogy (ISOGG – Internacia Societo pri Genetika Geneologio), kiuj celas kreskigi avantaĝojn de scienca esplorado.[7][8][9] Tio inkludas apogi, organizi kaj disvastigi personan DNA (genetikan) testadon. La ISOGG, [10] kredas ke tiaj volontuloj disponigas valorajn informojn kaj esploradon al la profesia scienca komunumo.[11]

Spencer Wells, Direktoro de la Genografa Projekto, komentis:

Ekde 2005, la Genografa Projekto uzadas la plej freŝan genetikan teknologion por vastigi nian konon de la homa historio, kaj ĝia pionira uzado de DNA-testado por engaĝi kaj enplekti la publikon en la esplorado helpis krei novan specon de civitansciencisto. Geno 2.0 vastigas la amplekson por civitana scienco, jungante la potencon de la homamaso por malkovri novajn detalojn de la historio de homaj loĝantaroj.[12]

Kritikoj pri homaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post la proklamo de la projekto en aprilo 2005, la Indigenous Peoples Council on Biocolonialism (IPCB - Indiĝenara Konsilio pri Biokoloniismo), publikigis deklaron kritikante la projekton, notante ĝiajn ligojn kun problemoj menciitaj de la Human Genome Diversity Project (HGDP – projekto pri homgenara diverseco). La IPCB rekomendis al indiĝenoj ne partoprenu,[13] kaj bojkotu je IBM, Gateway Computers, kaj National Geographic.

Ĉirkaŭ majo 2006, iuj indiĝenaj reprezentantoj iris al la United Nations Permanent Forum on Indigenous Issues (Daŭra forumo de Unuiĝintaj Nacioj pri indiĝenaj aferoj - UNPFII) por kontraŭi la projekton. Zorgoj estis ke la informo kolektita de la esplorado povis kolizii kun longe konservitaj kredoj, detruigante ilian kulturon. Ili ankaŭ timis ke ĝi povis endanĝerigi terrajtojn kaj aliajn avantaĝojn.[14][15]

Reprezentanto diris.

"La Genografa Projekto estas ekspluatema kaj maletika ĉar ĝi utiligos indiĝenajn popolojn kiel objektojn de scienca scivolemo en esplorado kiu disponigas neniun utilon al indiĝenaj popoloj, kvankam ĝi submetas ilin al signifaj riskoj. Esploristoj prenos sangon aŭ aliajn korpajn biopsiojn por sia propra uzo por subteni siajn proprajn konjektajn teoriojn pri homa historio".[1]

UNPFII faris enketojn pri la celoj de la Genografa Projekto, kaj konkludis, ke ĉar la projekto estis "elpensita kaj iniciatita sen taŭga interkonsilado kun aŭ respekto por la riskoj al ĝiaj celatoj, la indiĝenaj popoloj, la Council for Responsible Genetics (Konsilio por Respondeca Genetiko) konkludas ke la reprezentantoj de la indiĝenaj popoloj pravas kaj ke la projekto devus esti tuj suspendita".[1]

En decembro 2006 , kelkaj federacie agnoskitaj triboj en Nordameriko decidis ne partopreni. "Kion la sciencistoj provas pruvi estas ke ni estas la samaj kiel la pilgrimoj, krom ke ni venis je plur mil jaroj antaŭe", diris Maurice Fox, prezidanto de la Massachusetts Commission on Indian Affairs (Masaĉuseca komisiono pri indianaj aferoj) kaj membro de la tribo Mashpee Wampanoag. "Kial ni devus doni tion al ili libere?"[14] Tamen, pli ol 70,000 indiĝenaj partoprenantoj el la Amerikoj, Afriko, Azio, Eŭropo, kaj Oceanio aliĝis la projekton ĝis decembro 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 http://www.gene-watch.org/programs/privacy/ResponsibleGenographics.html
  2. Michael Shapiro (October/November 2007). The Ancestors' Ancestors. Hana Hou! Vol. 10 #5. Alirita 2007-10-18.
  3. http://gbe.oxfordjournals.org/content/5/5/1021.full.pdf+html
  4. Who Am I: Regions Overview
  5. "Genetic Signposts" (National Geographic Xpeditions).
  6. "Genographic:Permanent Markers" (The Genographic Project), National Geographic.
  7. Bonney, R. and LaBranche, M. (2004). "Citizen Science: Involving the Public in Research," ASTC Dimensions, May/June 2004, p. 13.
  8. Baretto, C., Fastovsky, D. and Sheehan, P. (2003). "A Model for Integrating the Public into Scientific Research," Journal of Geoscience Education, 50 (1). p. 71-75.
  9. McCaffrey, R.E. (2005). "Using Citizen Science in Urban Bird Studies," Urban Habitats, 3 (1). p. 70-86.
  10. (2009) "What's in a name? Y chromosomes, surnames and the genetic genealogy revolution", gazeto : Trends in Genetics, volumo : 25, numero : 8, paĝoj : 351–60. COI:10.1016/j.tig.2009.06.003 “The International Society of Genetic Genealogy (www.isogg.org) advocates the use of genetics as a tool for genealogical research, and provides a support network for genetic genealogists. It hosts the ISOGG Y-haplogroup tree, which has the virtue of being regularly updated.”
  11. (Feb. 28, 2013)An African American Paternal Lineage Adds an Extremely Ancient Root to the Human Y Chromosome Phylogenetic Tree 454-459. Alirita July 10, 2013.
  12. (2013)The Genographic Project and the Rise of Citizen Science. Alirita 10a Julio, 2013.
  13. Harry, Debra and Le'a Malia Kanehe. "Genetic Research: Collecting Blood to Preserve Culture?" Cultural Survival, 29.4 (vintro 2005). Alirita 4 Feb 2014.
  14. 14,0 14,1 Harmon, , "DNA Gatherers Hit Snag: Tribes Don't Trust Them, The New York Times, 10 December 2006.
  15. United Nations Recommends Halt to Genographic Project.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficialaj retejoj

Subtenantaj partoprenantoj

Novaĵoj

Videoj