Keĉuoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Keĉua virino

La Keĉuoj, ankaŭ skribitaj Quechuas, Quichuas, Kichuas, KichwasKechuas, estas la plej granda etno de Sudameriko. Ili parolas la keĉuan lingvon.

Ili loĝas ĉefe en la regiono de la Andoj en Peruo, Bolivio kaj Ekvadoro, sed ankaŭ sude de Kolombio kaj en Argentino kaj Ĉilio, t.e. ĉie ĝis kie disvastiĝis la imperio de la Inkaoj, kies komuna lingvo estis la keĉua.

En Ekvadoro la keĉuoj estas unu el la dek tri indiĝenaj nacioj agnoskitaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vorto Keĉuo devenas de la nomo de lokaj triboj, kiuj post venko de la najbaraj popoloj, fondis ĉirkaŭ la 12-a jarcento la regnon de Kusko. Ĉirkaŭ la 13-a jarcento estiĝis la dinastio de la Inkaoj, kiu iĝis konkerema imperio, uniigante popolojn de diverskulturaj, devigante al uzo de sia propra lingvo, tiam nomata runa simi (lingvo de la homoj aŭ monda lingvo). Ili havis koloniigan politikon: per translokigo de popoloj kaj dissendo de saĝuloj kaj metiistoj por interŝanĝi kaj unuigi konataĵojn kaj teknikojn.

Nur dum la hispana koloniigo la lingvo ricevis la nomon keĉua. Hispanaj misiistoj adoptis la keĉuan kiel komunikan lingvon por kristanigo kaj disvastigis la lingvon, neniigante pli malnovajn lingvojn.

Famaj keĉuoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]