Claude Shannon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Claude Elwood Shannon (30-a de aprilo 191624-a de februaro 2001) estas usona matematikisto, kiu estas ofte nomata la "patro de la informteorio".

Li studis elektran inĝenierarton kaj matematikon ĉe la Universitato de Miŝigano en 1932. Li ĉeestis la Masaĉusecan Instituton de Teknologio, kie li ricevis magistran diplomon de elektronika inĝenierarto kaj doktoran diplomon de matematiko en 1940. En sia magistra tezo, Simbola Analizo de Relajsaj kaj Ŝaltaj Cirkvitoj, li uzis bulean algebron por analizi kaj optimumigi relajsajn ŝalt-cirkvitojn. Lia doktora tezo temis pri teoria genetiko.

Ĉe MIT, Shannon laboris pri la diferenciala analizilo, frua speco de meĥanika komputilo kreita de Vannevar BUSH por akiri nombrajn solvojn al ordinaraj diferencialaj ekvacioj.

Shannon eklaboris ĉe AT&T Bell Telephones en Nov-Ĵerzejo en 1941 kiel esplora matematikisto kaj restis ĉe la Laboratorio Bell ĝis 1972.

Shannon aperigis Matematika Teorio de Komunikado en 1948. Tiu referaĵo fondis la fakon de informteorio. En ĝi li proponis sendi ne elektromagnetajn ondojn tra drato, sed fluon de 1-oj kaj 0-oj, kio ŝajnas memkomprenebla al ni nun, sed estis fundamente nova ideo tiutempe. En la referaĵo, kiu enkondukis la anglan vorton bit (en Esperanto: "bito") por la unua fojo, Shannon montris, ke per aldoni pliajn bitojn al signalo eblas rimarki aŭ eĉ korekti erarojn de sendado.

Alia rimarkinda referaĵo de Shannon estas Komunikada Teorio de Sekretaj Sistemoj (1949).

Shannon estis vizitanta profesoro de komunikada scienco kaj matematiko ĉe MIT en 1956. En 1957 li ricevis postenon en la fakultato tie.

Lia posta laboro esploris la ideojn de artefarita inteligento. Li elpensis programojn por ludi ŝakon kaj elektronikan muson, kiu povus solvi labirintajn problemojn. La ŝak-ludanta programo aperis en la referaĵo Programi komputilon por ludi ŝakon en 1950. Tiu propono kondukis al la unua ludo de la komputilo MANIAC ĉe Los Alamos en 1956. Tio estis la jaro, kiam Shannon aperigis referaĵon montrantan, ke universala maŝino turinga povas esti konstruita kun nur du statoj.

Shannon ricevis multajn honorojn pro lia laboro. Inter la longa listo de premioj estas la Usona Inĝeniera Premio de la Usona Instituto Alfred Nobel en 1940, la Nacia Medalo de Scienco (Usona) en 1966, kaj la Ora Medalo de la Son-Inĝeniera Societo en 1985.

Shannon estis fama por veturi per unuciklo.