Claudio Santoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claudio Santoro
Persona informo
Naskonomo Cláudio Franco de Sá Santoro
Naskiĝo 23-an de novembro 1919 (1919-11-23)
en Manaŭo
Morto 27-an de marto 1989 (1989-03-27) (69-jaraĝa)
en Braziljo
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo komponistodirigento • filmkomponisto • violonisto
TTT
Retejo http://www.claudiosantoro.art.br/index.html
vdr

Claudio Franco de Sá SANTORO (Manaŭso, la 23-an de novembro 1919 - Braziljo, la 27-an de marto 1989 ) estis brazila komponisto kaj dirigento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskita en Manaŭo, kiel knabo li komencis studi violonon kaj pianon, kaj liaj klopodoj igis la registaron de Amazonio sendi lin studi en Rio-de-Ĵanejron. Setante 18-jara, li jam estis adjunkta profesoro en la katedro de violono en la Conservatório de Música do Rio de Janeiro.

En 1941 li komencis studi kun Hans-Joachim Koellreutter, ankaŭ integrante la grupon Música Viva, el kiu li fariĝis unu el la plej aktivaj nomoj, kune kun Guerra-Peixe. Li komencis adopti dekdutonismon [1] kiel komponteknikon, iĝante unu el la plej radikalaj kritikistoj de la brazila muzika panoramo.

En 1948 oni rifuzis al li la vizon iri al Usono kiel stipendiulo, pro sia militemo en la Brazila Komunista Partio. Kiel dua opcio, li iris al Parizo por studi kun Nadia Boulanger. Dum sia restado en Eŭropo, li partoprenis, kiel brazila delegito, en la Dua Monda Kongreso de Progresaj Komponistoj en Prago, en tiama Ĉeĥoslovakio. En ĉi tiu kongreso, li estis oficiale prezentita al la sovetia doktrino pri socialisma realismo aplikita al muziko, kies Santoro fariĝis praktikanto, defendanto kaj iniciatinto en Brazilo.

Jam konata, li ricevis premion de Fondaĵo Lili Boulanger en Bostono. Inter la taksistoj estis komponistoj Igor Stravinski kaj Aaron Copland.

Teatro Nacional Claudio Santoro, en Braziljo.

Claudio Santoro estis fonda profesoro pri la Muzika Departemento en la Universitato de Braziljo. En 1979 li fondis la Nacian Teatran Simfonian Orkestron de Brasília nuntempe Orquestra do Teatro Nacional Claudio Santoro, kies gvidanto li estis ĝis sia morto en marto 1989.[2]

Li komponis la muzikon por la filmo O Saci de Rodolfo Nanni .[3]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. [2]
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-06-03. Alirita 2021-05-31.