Corazón Aquino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Corazón Aquino

Corazón Aquino en 1986
Corazón Aquino en 1986

Persona informo
Plumnomo Corazón Aquino
Vera nomo Maria Corazon Sumulong Cojuangco
Dato de naskiĝo 25-a de januaro 1933
Loko de naskiĝo Paniki (Tarlako)
Dato de morto 1-a de aŭgusto 2009
Loko de morto Makati
Okupo
Aĝo je morto 76
v  d  r
Information icon.svg

Corazón Aquino [koraDZON aKIno] (naskiĝis la 25-an de januaro 1933 en Paniki (Tarlako), mortis la 1-an de aŭgusto 2009 en Makati; vera nomo Maria Corazon Sumulong Cojuangco) estis filipina politikistino Pli konata sub la kromnomo de Cory Aquino, ŝi estis la 11-a prezidentino de Filipinoj de 25-a de februaro 1986 ĝis 30-a de junio 1992.

En 1955, ŝi edziniĝis kun Benigno Aquino Jr post lia elekto kiel urbestro de Concepcion. Gvidanto de la opozicio kontraŭ Ferdinand Marcos, Benigno Aquino estis arestita kaj ekzilita en Usonon. La 31-a de aŭgusto 1983, reveninte en Filipinojn, li estis murdita tuj kiam li eliris el la aviadilo.

Poste tio, dum du jaroj, La filipina opozicio kaj la popola movado instigis Corazón Aquino, por ke ŝi fariĝu, eĉ simbole, gvidantino de la opozicio. Ŝi kandidatiĝis al la prezidenta balotado de 7-a de februaro 1986.

Kvankam Ferdinand Marcos asertis sin venkinto, la balotado suferis tiom da fraŭdoj, ke la popolo rifuzis la rezulton: senperforta manifestacio arigis pli da miliono da homoj.

La filipina armeo, estrata de la generalo Fidel Ramos restis neŭtrala, la prezidento Ferdinand Marcos estis trudita ekziliĝi.

Iĝinte prezidentino, Corazón Aquino adoptigis novan konstitucion en 1987. Pluraj provoj de armea puĉo okazis, kiuj malsukcesis danke al la apogo kiun la generalo Fidel Ramos alportis al la nova regado.

La 30-a de junio 1992, ŝi ne prezentis sin al la prezidenta balotado. Fidel Ramos iĝis ŝia posteulo.

La 1-a de aŭgusto 2009 ŝi mortis pro halto de koro, sekve al kancero de la intesto.

Antaŭe: Prezidento de Filipinoj Poste:
Ferdinand Marcos 1986 - 1992 Fidel Ramos