Cserkeszőlő
Cserkeszőlő (ĉerkesolo) estas kuracbanloko kaj juna vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en meza Hungario en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Kunszentmárton. Szőlő signifas hungare vinbero, la kreskaĵo estas ĉi tie ofta.
Bazaj informoj [redakti]
- Loĝantaro: 2500
- Poŝtkodo: 5465
- Telefonprefikso: 56
- Areo: 30 km²
Situo [redakti]
Cserkeszőlő situas en angulo (duoninsulo), kiun formas Tiso kaj la enverŝa Körös, tamen iom for de ambaŭ riveroj, ĝuste en mezo. La vilaĝo havas flankan vojon sed ne havas fervojon. Proksime estas pontoj tra la riveroj.
Historio [redakti]
Dum la historio tiu ĉi parto apartenis al Tiszakürt kaj en 1952 iĝis memstara vilaĝo. En 1938 oni serĉis oleon kaj trovis termalan akvon. Pro la kuracbanejo la vilaĝo estas konata tutlande. Temperaturo de la akvo estas 82 C kaj havas alkalan kloridon kaj hidrogentrioksinkarbonaton. Ankaŭ uni profitas la mineralakvon nomatan "Cserke kincse" (=trezoro de Cserke).
