Dagmar Leupold

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dagmar LEUPOLD (naskiĝinta la 23-an de oktobro 1955) en Niederlahnstein apud Koblenz) estas germana verkistino.

Ŝi studis ĝermanistikon, filozofion kaj antikvan filologion en Marburg kaj Tübingen kaj doktoriĝis en 1993 en Novjorko pri kompara literatura scienco. Ŝi publikigis plurajn poemarojn kaj romanojn.

En Esperantio, ŝi konatiĝis pro sia germanlingva romano "Grüner Engel, blaues Land" ("Verda anĝelo, blua lando") aperinta en 2007. Ĝi temas pri historiisto, kiu verkas biografion pri Zamenhof kaj invitas sian amatinon al Moresnet.

Verkoj

  • Wie Treibholz, Pfaffenweiler 1988
  • Edmond, Frankfurto ĉe Majno, 1992
  • Eccoci qua, Hamburg 1993 (kun Wolfgang Kaiser)
  • The oxymoron as generative model, Novjorko 1993
  • Die Lust der Frauen auf Seite 13, Frankfurto ĉe Majno 1994
  • Federgewicht, Frankfurto ĉe Majno 1995
  • Destillate, Frankfurto ĉe Majno 1996
  • Ende der Saison, Frankfurto ĉe Majno 1999
  • Byrons Feldbett, Frankfurto ĉe Majno 2001
  • Eden Plaza, Munkeno 2002
  • 11.9. - 911, Bilder des neuen Jahrhunderts, Göttingen 2002 (kun Kerstin Hensel kaj Marica Bodrozic)
  • Nach den Kriegen. Roman eines Lebens, Munkeno 2004
  • Alphabet zu Fuß, Munkeno 2005
  • Grüner Engel, blaues Land, Munkeno 2007

Eksteraj ligiloj

greke Informoj pri Dagmar Leupold en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)