Daniil Aleksandroviĉ Granin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Daniil Aleksandroviĉ Granin
Даниил Александрович Гранин
Daniil Granin
Dato de naskiĝo 1-a de januaro 1919
Loko de naskiĝo Sovetunio
Sukcesis kiel Verkisto
Artista celigo Romanoj
v  d  r
Information icon.svg

Daniil Aleksandroviĉ GRANIN (1-an de januaro, 1919; naskiĝnomo Daniil Aleksandroviĉ German[1]) estas verkisto, kiu naskiĝis en eksa Sovetunio. Li komencis verki dum la 1930-aj jaroj, kiam li jam estis studento pri inĝenierarto je Instituto Leningrad-Politeĥnika. Post fini sian edukadon Granin komencis labori kiel supera inĝeniero je laboratorio pri energio. Baldaŭ la dua mond-milito komencis kaj li fariĝis memvolula soldato.[2]

Unu el la unuaj vaste laŭdataj verkoj de Granin estas eta rakonto pri studentoj lernejaj. Ĝi estis titolita Dua Varianto kaj publikiĝis en la ĵurnalo Zvezda en la jaro 1949. Granin rekomencis sian studadon pri inĝenierado kaj ekis labori kiel verkisto de dokumentoj teĥnikaj. Vivo daŭriĝis ĝis sukceso venis al li en la formo de Serĉistoj; lia unua romano, kiu famiĝis. La romano inspiriĝas de lia vivo kiel inĝeniero. La libro ankaŭ montris, kiel la tre ega burokratara sistemo en Sovetunio ne permesis, ke ideoj novaj kreskiĝu.[2]

Granin ankaŭ laboris kiel ano de la Leningrad-Unio de Verkistoj. Li gajnis kelke da premioj kaj la plej fama el ili estas Ŝtata Premio pri Literaturo, kiun li gajnis en la jaro 1978. La verkisto daŭrigis verki en Rusujo post-Soveta.[2]

Laŭ la Granda Soveta Enciklopedio: «La elstara temo de verkoj de Granin estas amo kaj poezio pri scienca kaj teĥnologia kreativeco kaj la barakto inter serĉemaj, honestaj, veraj sciencistoj, kiuj komprenas komunisman ideologion, kontraŭ netalentaj personoj, karieristoj kaj burokratoj (la romanoj Serĉistoj, 1954, kaj En la Sturmon, 1962).»[3]

Leningrad Dum Sieĝo estas populara romano de verkisto. Ĝi rakontas pri du etaj infanoj, 16-jara knabo kaj maljuna akademiulo kaj ilia vivo dum la sieĝo de Leningrado. Kunverkita kun Ales Adamoviĉ, la libro baziĝas sur intervjuoj, taglibroj kaj personaj memoroj de tiuj, kiuj travivis la sieĝon de Leningrado.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dictionary of Literary Biography on Daniil Granin. Alirita 2011-02-19.
  2. 2,0 2,1 2,2 Encyclopedia of Soviet Writers. Alirita 2011-02-19.
  3. The Great Soviet Encyclopedia (1979). Alirita 2011-02-19.
  4. Daniil Granin, Ales Adamovich. (2008). Leningrad Under Siege English. Pen & Sword Military. ISBN 9781844154586. 

Pliaj Informoj[redakti | redakti fonton]