Dankemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Usono kun la franclingva vorto "merci" (dankon), antaŭ kruco en la Usona Tombejo de Normandio alude al la helpo fare de usonanoj por la liberigo de Francio dum la Dua Mondmilito.

Dankemo estas sento, emocio aŭ sinteno de agnosko de profito aŭ favoro ricevita aŭ ricevota. Laŭ PIV dankema estas "ema reciproki la faritan bonon; nature inklina al dankado".[1]

La sperto de dankemo estis historie kaj tradicie bazo de variaj religioj de la mondo,[2] kaj estis traktita etende fare de filozofoj de moralo kiel Adam Smith.[3] Aparte dankemo estas sentata kiel grava ingredienco de la bonrilata kunvivado de socioj aŭ malgrandaj grupoj (familio, amikaro ktp.).

La sistema studado de dankemo ene de psikologio ne ekis ĝis proksimume la jaro 2000, eble ĉar psikologio dediĉis sian klopodaron tradicie al la kompreno de malagrablaj sentoj ol al la kompreno de la pozitivaj emocioj. Tamen, post la alveno de la pozitiva psikologio,[4] dankemo venis formi parton de la studobjektoj de la konvencia psikologio.[5] La studado de dankemo ene de la psikologio centriĝis en la kompreno de la tuja dankema sperto (dankema stato), la individuaj diferencoj en la ofteco laŭ kiu la homoj sentas dankemon (dankemajn trajtojn), kaj la rilaton inter tiuj du aspektoj.[6][7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Konsultita la 4an de novembro 2019.
  2. Emmons, R. A., & Crumpler, C. A. (2000). Gratitude as a human strength: Appraising the evidence. Journal of Social and Clinical Psychology, 19, 56-69
  3. Smith, A. (1790/1976). The Theory of Moral Sentiments (6a eld.). Indianapolis, IN: Liberty Classics. (Publikigita origine en 1790).
  4. Linley, P. A., Joseph, S., Harrington, S., & Wood, A. M. (2006). Positive psychology: Past, present, and (possible) future. Arkivita la 5an de marto 2016 en Wayback The Journal of Positive Psychology, 1, 3-16. Alirita la 4an de novembro 2019.
  5. Linley kaj aliaj
  6. Wood, A. M., Maltby, J., Stewart, N., Linley, P. A., & Joseph, S. (2008). A social-cognitive model of trait and state levels of gratitude Arkivigite je 2017-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
  7. McCullough, M. E., Tsang, J. & Emmons, R. A. (2004). Gratitude in intermediate affective terrain: Links of grateful moods to individual differences and daily emotional experience. Journal of Personality and Social Psychology, 86,295-309. [1] Arkivigite je 2019-11-04 per la retarkivo Wayback Machine