Dario Flick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Dario Flick
Bazaj informoj
Naskiĝo 5-an de januaro 1997 (1997-01-05) (27-jaraĝa)
en Kolonjo
Ĝenroj popmuziko
Instrumentoj gitaro
Eldoninto Sony Music Entertainment
Retejo www.apollo3.tv
vdr

Dario Flick, aŭ plennome Dario Alessandro Barbanti Flick - naskiĝis la  5-an de januaro 1997(nun 1997-01-05) en Kolonjo, do nun 27-jara - estas germana popmuzika kantisto kaj infana aktoro. Li komence de laa bazlernejaj jaroj komencis ludi gitaron, kaj konatiĝis kiel gitaristo de la germana infana muzikgrupo Apollo 3, kiun li fondis en 2006, en aĝo de naŭ jaroj, kune kun la samaĝuloj Henry Horn kaj Marvin Schlatter. Inter alie li ludas je elekreaj gitaroj de la tipoj Gibson Flying V, Gibson Les Paul, Fender Stratocaster kaj Fender Telecaster.

Sian unuan grandan rolon kiel aktoro lihavis en la jaro 2010 kadre de la futbala filmo Die Teufelskicker flanke de la du samgrupanoj kaj de aliaj infanoj, sed ankaŭ flanke de la plenkreskaj aktoroj Diana Amft, Benno Fürmann, Reiner Schöne kaj Armin Rohde. En la filmo li havis la ĉefolon de la akrobanta strata knabo Alex, gvidanto de strata bando, kaj ankaŭ en la daŭriga filmo, produktata en 2012, li havas tiun rolon.

Eksteraj ligiloj

greke Dario Flick ĉe Interreta filma datumbazo (angle) greke persona paĝo en la retejo facebook