David George Hogarth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David George Hogarth
Hogarth (centre), kun T. E. Lawrence (maldekstre) kaj Lt Col. Dawnay en la Araba Buroo, Kairo, Majo 1918
Hogarth (centre), kun T. E. Lawrence (maldekstre) kaj Lt Col. Dawnay en la Araba Buroo, Kairo, Majo 1918
Persona informo
Naskonomo David George Hogarth
Naskiĝo 23-an de majo 1862 (1862-05-23)
en Barton-upon-Humber
Morto 6-an de novembro 1927 (1927-11-06) (65-jaraĝa)
en Oksfordo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Kolegio Winchester • Kolegio Magdaleno
Familio
Frat(in)o Janet E. Courtney
Okupo
Okupo arkeologoverkisto • kuratoro
vdr

David George HOGARTH, membro de la Reĝa Geografia Societo (23a de Majo 1862 – 6a de Novembro 1927), konata ankau kiel D. G. Hogarth, estis brita arkeologo kaj fakulo asocia al T. E. Lawrence kaj Arthur Evans. Li estis zorganto de la Muzeo Ashmolean, Oksfordo, el 1909 ĝis sia morto en 1927.[1][2]

Hogarth estis komisiita en la Ŝiparmea Rezervo dum la Unua Mondmilito, kaj servis por la Ŝiparmea Spionservo. Dum 1916, li estis la plenumdirektoro de la Araba Buroo, kaj estis poste respondeca pri la liverado de la nomita mesaĝo Hogarth al Mekko kiel klarigo de la Balfour-deklaro.

Inter 1887 kaj 1907, li veturis al elfosejoj en Kipro, Kreto, Egiptio, Sirio, Meloso kaj Efezo (Templo de Artemiso).[3] En la insulo Kreto, li elfosis en Zakro kaj en la groto Psiĥro. Hogarth estis nomumita direktoro de la Brita Lernejo de Ateno en 1897 kaj okupis tiun postenon ĝis 1900.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. M, J. L. (1927) Dr. D. G. Hogarth, C.M.G M, J. L Nature Vol: 120 Issue: 3029 ISSN 0028-0836 Date: 1927 Pages: 735 – 737, "...By the unexpected death of Dr. David George Hogarth (6 Nov.), geography and archaeology lost briefly their most distinguished representatives in Great Britain ..."
  2. "DEATH OF ARCHAEOLOGIST". The Brisbane Courier. Qld.: National Library of Australia. 8a de Novembro 1927. p. 15. Alirita la 2an de Majo 2012.
  3. "HOGARTH, David George". Who's Who. Vol. 59. 1907. p. 855.
  4. "BSA Managing Committee (1886-1918)". History of the British School at Athens. 7a de Februaro 2008. Alirita la 31an de Aŭgusto 2016.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Onley, James. (2007) The Arabian Frontier of the British Raj. Nov-Jorko: Oxford University Press.
  • Townshend, Charles. (2010) When God Made Hell: The British Invasion of Mesopotamia and the Creation of Iraq 1914-1921. Faber and Faber.
  • Wilson, Jeremy. (1989) Lawrence of Arabia.