David Icke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
David Icke, 2008

David Vaughan ICKE (prononcata ajk), naskita la 29-an de aprilo 1952, estas brita verkisto kaj publika preleganto kiu dediĉadis sin ekde 1990 al esplorado de "kiu kaj kio vere regadas mondon." Profesia futballudisto kaj televida prezentisto de sportoj; li estas aŭtoro de 20 libroj kiuj klarigas liajn ideojn.

Icke argumentas ke li evoluigadas moralan kaj politikan mondrigardon kiu kombinas novepokan spiritismon kun pasia kondamno de tio kion li vidadas kiel totalismajn tendencojn en moderna mondo.

Ĉe koro de teorioj de Icke estas la vido ke la mondo estas regadata de sekreta grupo nomata la "Tutmonda Elito" aŭ "Illuminati" kiu ligiĝis al La Protokoloj de la Grandaĝuloj de Ciono. En 1999, li publikigis na La Plej Granda Sekreto, en kiu li skribis ke Illuminati estas raso de reptiliaj homoidoj, kaj ke multaj eminentuloj estas reptiliaj, inkluzive George W. Bush, Reĝino Elizabeth la 2-a, Kris Kristofferson, kaj Boxcar Willie.