David Marshall Lang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Marshall Lang
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1924 (1924-05-06)
en Bromley
Morto 20-an de marto 1991 (1991-03-20) (66-jaraĝa)
en Harlow
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Monkton Combe School • St John's College
Okupo
Okupo historiisto de moderna epoko • historiisto • armenologo • universitata instruisto • sciencisto
vdr

David Marshall LANG (n. la 6-an de majo 1924 - m. la 30-an de marto 1991), estis Profesoro pri Kaŭkazaj Studoj ĉe la Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj, Universitato de Londono. Li estis unu el la plej produktivaj britaj erudiciuloj, kiuj specialiĝis pri kartvela, armena kaj antikva bulgara historio.

Lang naskiĝis en Bromley kaj estis edukita en Monkton Combe School kaj St John's College, Kembriĝo kie li estis maĵora akademiulo. Jam 20-jaraĝa, diplomiĝinte ĉe Kembriĝo, li estis oficiro en Irano kiam li estis nomumita en 1944 kiel aganta vickonsulo en Tabrizo, Irano, kie li konatiĝis kun la armena loĝantaro de la urbo. En 1949 li estis membro de kunlaborantaro por la Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj en Universitato de Londono. Li komencis kiel Lektoro pri kartvela lingvo, tiam kiel Leganto kaj en 1964 li fariĝis Profesoro pri Kaŭkazaj Studoj[1].

Li vizitis la sovetian respublikon Armenio tri fojojn dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Ĝuste dum unu el ĉi tiuj vizitoj en Sovetunio, en decembro 1963, li estis supozeble varbita de la KGB, laŭ KGB-dosieroj kopiitaj en Moskvo de la arkivisto Vasilij Mitroĥin. La arkivisto ankaŭ nomas sian supozatan karieron agento de angla kontraŭspionado, kiu, laŭ la datoj en La Arkivo Mitroĥin, estus antaŭ ol li estis 20-jara. La precizeco de la akuzo ne estis pruvita. Tamen la historiisto Donald Rayfield asertis, ke Lang amikiĝis kun Aleksij Inauri, la estro de la Kartvela KGB, kiu eble instigis lin kondamni kontraŭsovetiajn disidentojn en Kartvelio. La fakta bazo por ĉi tio ne estas klara[2][3].

Longe li direktis la Fakon pri Kaŭkazaj Studoj ĉe la Universitato de Londono, kaj prelegis pri kaŭkazaj lingvoj kaj historio en Kembriĝo kaj diversaj universitatoj tra la mondo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Armenians in Mitrokhin's KGB notes
  2. Rayfield, Donald. (2012) Edge of Empires: A History of Georgia. Londono: Reaktion Books, p. 375. ISBN 978-1780230306.
  3. Donald Rayfield on Researching Georgia, Literature & Politics (21an de septembro 2017). Arkivita el la originalo je 2017-09-22. Alirita 28an de septembro 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-09-22. Alirita 2020-10-16.