Davy Crockett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Davy Crockett
Persona informo
Davy Crockett
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1786 (1786-08-17)
en Limestone
Morto 6-an de marto 1836 (1836-03-06) (49-jaraĝa)
en Alamo Mission in San Antonio
Mortis per died of wounds vd
Tombo San Antonio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Nacia Respublikana Partio • Demokrata Partio vd
Subskribo Davy Crockett
Familio
Patro John Crockett vd
Edz(in)o Elizabeth Patton Crockett vd
Infanoj John Wesley Crockett vd
Profesio
Okupo frontiersman • militistopolitikisto • esploristo • verkisto • ĉasisto • trapper vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

David "Davy" CROCKETT (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1786 en Kantono Greene, Tenesio, mortis la 6-an de marto 1836 en San Antonio) estis usona aventuristo, politikisto kaj popolheroo de la 19-a jarcento, kutime nomita Davy Crockett aŭ sub la populara nomo "King of the Wild Frontier" . ("Reĝo de la sovaĝa limejo")

Li reprezentis Tenesio'n en la Kongreso por la Demokratoj, partoprenis en la Teksasa Revolucio kaj mortis ĉe la Batalo de la Alamo [1][2][3].

Li estis edziĝinta dufoje; la unuan fojon kun Mary (Polly) Finley, kun kiu Crockett havis tri infanojn antaŭ ol ŝi mortis, kaj la duan fojon kun Elisabeth Patton, kiu estis vidvigita post la Creek Milito (en). Polly mortis dum Davy estis en la Creek-milito.

Crockett iĝis fama dum sia vivdaŭro pro siaj heroaĵoj, kaj estis popularigita per nuntempaj artaĵoj kaj almanakoj. Post lia morto, agoj de mitaj proporcioj daŭre estis atribuitaj al li. Tiuj estis alportitaj al televido kaj filmo en la 20-a jarcento, igante lin unu el la plej konataj usonaj popularaj herooj [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. De La Pena, Jose Enrique. (1975) With Santa Anna in Texas A Personal Narrative of the Revolution. Texas A&M University Press. ISBN 978-0-89096-001-1.
  2. Weber, David J.. (January 1990) Myth and the History of the Hispanic Southwest. University of New Mexico Press, p. 137. ISBN 978-0-8263-1194-8.
  3. Kilgore, Dan. (January 19, 2010) How Did Davy Die? And Why Do We Care So Much?: Commemorative Edition (Elma Dill Russell Spencer Series in the West and Southwest). Texas A&M University Press. ISBN 978-1-60344-194-0.
  4. “David "Davy" Crockett”, Tennessee Encyclopedia of History and Culture.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]