Defensiva demokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Defensiva demokratio estas filozofio, kies ĉefa ideo estas ke ĝi necesas por protekti demokration de la provoj detrui demokratian sistemon, ekzemple de komunismo kaj naziismo. Nuntempe en multaj landoj funkcias defensiva demokratio, kiel konstitucia kortumo.

La famaj historiaj ekzemploj de defensiva demokratio estas dissolvoj de dekstra ekstremisma Socialisma Regna Partio (germane SRD, Sozialistische Reischspartei Deutschlands) en 1952 kaj maldekstra ekstremisma Komunista Partio de Germanio (KPD) en 1956 en Okcidenta Germanio. Post la dua mondmilito, por preventi reaperon de ekstremisma, totalisma ŝtato kiel Nazia Germanio, la germana registaro kreis registarajn instituciojn kiel la Federacia Konstitucia Kortumo de Germanio kaj Federacia Oficejo pri Protekto de Konstitucio (germane Bundesamt für Verfassungsschutz) por protekti demokration kontraŭ ekstremismaj politikaj grupoj.

Multaj landoj punas agadojn kontraŭ etnaj aŭ religiaj grupoj kiel malama parolo kaj malama krimo aŭ glorigadon, publikan propagandon de tiuj aktoj. Ekzemple, la neado de Holokaŭsto estas punenda en Francio, Germanio, Austrio, Ĉeĥio, Pollando. Publika montro de ekstremismaj simboloj kiel Rikoltilo kaj martelo kaj Svastiko ankaŭ estas punendaj en pluraj landoj de Orienta Eŭropo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]