Dendrobatedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dendrobatidae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dendrobatedoj (dendrobatidae)

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Amfibioj Amphibia
Ordo: Anuroj - Anura
Subordo: Neobatrachia
Superfamilio: Dendrobatoidea
Familio: Dendrobatidae
Edward Drinker Cope, 1865
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Dendrobates azureus ("lazura", supre) kaj Dendrobates leucomelas ("flavnigra", sube)

Dendrobatedoj estas familio de ranoj vivantaj en centra kaj suda Amerikoj. Multaj specioj havas intense koloran haŭton. Kvankam ĉiuj sovaĝe vivandaj dentrobatetoj estas iuspece venenaj, la nivelo de veneneco tre varias inter diversaj specioj, kaj ankaŭ samspecie inter diversaj populacioj. Multaj specioj estas minacataj. Ofte la grupiĝo de ranoj nomatas "venensagaj ranoj", ĉar la veneno de ilia haŭto uzatas en kanpafado.

Konataj specioj estas Dendrobates azureus ("dendrobato lazura"), trovebla en suda Surinamo kaj norda ĝis centra Brazilo kaj la ora venenrano (Phyllobates terribilis) de la venena genro de Filobatoj.

jen aparte bluhaŭta specimeno de Dendrobates azureus