Diane Cluck
Diane Cluck | |
---|---|
diane cluck je 2002
| |
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | |
Deveno | Usono |
Ĝenroj | Kantaŭtoro, Kontraŭ-folko, Popolkanto |
Instrumentoj | Kantado, Gitaro, Piano, ktp. |
Aktivaj jaroj | 2000 - Estanteco |
Eldoninto | Memeldonita |
Retejo | http://dianecluck.info/ |
Diane Cluck (daj'an klak) estas usona kantaŭtorino, kiu estas ligita al la Kontraŭ-folko movado.
Ŝi registris ses muzikalbumojn ekde la jaro 2000. Cluck estas konata pro uzi Seagall akustikan gitaron kun kapodastro ĉe la 1a freto, pianon, orgenon, harmoniumon, manfaritan ksilofonon, kaj citron en siaj spektakloj.
Ŝia kanto Monte Carlo aperas en la Rough Trade kompilaĵo Anti Folk Volume 1 en 2001 kune kun aliaj gravaj partoprenantoj de la Kontraŭ-folka movado.
La lasta eldono de Diane, Monarcana, aperis la 10an de Julio de 2006 en la Very Friendly muzikeldonejo.
Diskaro
- Diane Cluck - 2000
- Macy's Day Bird - 2001
- Black With Green Leaves [EP] - 2002
- Oh Vanille/Ova Nil - 2003
- Countless Times - 2005
- Monarcana - 2001-2004, ( eldonita 2006e )
- Margot at the Wedding" OST 2007- 'Easy to be Around' Trako 13a
Kunlaboroj
- 'The River' - 2001 - Kun Jeffrey Lewis
- 'Travel Light' - 2001 - Kun Jeffrey Lewis
- 'Finish Line' - 2001 - Kun Jeffrey Lewis
- 'So Not What I Wanted' - Kun Herman Düne
- 'To Live Like the Boys' - Kun Herman Düne
- 'Palam & Porom' - 2005 - Kun Toby Goodshank
- 'Noah's Ark' - kun CocoRosie
Eksteraj ligiloj
- Diane Cluck ĉe MySpace
- Diane Cluck ĉe Last.fm
- PUNKCAST#212 Viv' Video de Galapagos, Brokline, Okt. 24a 2002. (RealPlayer)