Dido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dido (apartigilo).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dido
Troveblo de fosilioj: Moderna
Rekonstruita dido ĉe Muzeo de Natura Historio de universitato Oksfordo.
Rekonstruita dido ĉe Muzeo de Natura Historio de universitato Oksfordo.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Subfamilio: Rafedoj Raphinae
Genro: Raphus
Brisson, 1760
Specio: R. cucullatus
Raphus cucullatus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
220
Konserva statuso: Formortinta (frua 17-a jarcento)
Antaŭa vivloko (ruĝa)
Antaŭa vivloko (ruĝa)
Antaŭa vivloko (ruĝa)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Didododo (Raphus cucullatus) estas formortinta, neflugkapabla birdo, vivinta sur insulo Maŭricio ĝis la fino de la 17-a jarcento.

Ĝi estas unu el la tri specoj, formantaj la familion didedoj (RaphidaeRafedoj). Oni listigas la dido-familion en la sistematiko plej ofte al ordo de la kolomboformoj (Columbiformes), sed malofte oni apartigas ĝin al memstara ordo (Raphiformes). La du aliaj specioj estis – vivintaj simile sur insuloj de la Hinda Oceano - du ermitkolomboj (R. solitarius kaj Pezophaps solitaria).

La birdojn ekrigardis (kaj notis pri tio) unuafoje portugalaj maristoj en ĉ. 1507 kaj dum 2 jarcentoj ekstermis la birdon la homoj kaj la kunportitaj hejmaj bestoj. La dido formortis en 1681, la reunia ermitkolombo en 1746, la rodriguesa ermitkolombo en ĉ. 1790.

La dido estis pli granda ol meleagro, ĉ. 23 kg. La plumaro estis blugriza, la kapo granda, la beko nigra, hoka, kun ruĝeta kovraĵo. La flugilo estis eta, senutila, la kruro estas dika, flava kaj pugopinte, starante plumvosto.

La Reunia ermitkolombo estis blanka versio de dido. La bruna Rodrigesa ermitkolombo estis pli alta kaj maldika, kun pli malgranda kapo, senhoka beko.

Ĉiu restaĵo de dido estas kapo kaj kruro en Oksfordo, kruro en la British Museum, kapo en Kopenhago kaj pliaj en diversaj muzeoj. Oni trovis pluajn ostojn dum la jaro 2006.

Ĝi estis simbolo de la senbrida homa agado kontraŭ la medio, formorto de specioj.

Etimologio

La esperanta vortformo dido, uzata anstataŭ la pli internacia formo dodo, devenas de latina sinonimo Didus ineptus (Linnaeus, 1766), uzata nur en la 18-a jarcento.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu 1651 bildo de dido de Jan Savery estas bazita de 1626 pentraĵo de Roelant Savery, farita de preservita kaj remburita specimeno. Notu ke ĝi havas du maldekstrajn krurojn kaj la birdo estas trodika de domeco
La aventuroj de Alicio en Mirlando, Ilustraĵo de John Tenniel (1865)

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda