Die Rheinpfalz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Die Rheinpfalz

emblemo

taggazeto • regional newspaper
Ĝenro ĝenerala
Periodeco ĉiutaga

Lando Germanio
Urbo Ludwigshafen
Publikigisto Medien-Union GmbH
Ĉefredaktisto Michael Garthe
Establodato -
Lingvoj

germana

Eldonkvanto 250 000
ISSN -

Retejo http://www.rheinpfalz.de/
vdr

Havante eldonkvanton de 250.000 ekzempleroj, Die Rheinpfalz estas la plej granda ĉiutaga gazeto de la regiono Rejna Palatinato. Ĝia sidejo estas Ludwigshafen am Rhein; ĝin eldonas Medien-Union GmbH.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Ĉefredaktoro estas aktuale (2008) Michael Garthe, anstataŭanto Andreas Bahner. La gazeto havas du ĉefajn kaj dek regionajn eldonojn, kiuj laŭenhave kovras la tutan Palatinaton; entute ekzistas 19 lokaj redakcioj. Parte la lokaj redakcioj plu portas la nomojn de antaŭaj lokaj gazetoj, kiujn iam transprenis Die Rheinpfalz. Krome la eldonejo havas redakciojn en la federacilanda ĉefurbo Mainz kaj en la germana ĉefurbo Berlino. Ekzistas anonca komunumo kun la gazetoj Mannheimer Morgen kaj la Rhein-Neckar-Zeitung el Heidelberg.

Dimanĉe eldoniĝas Die Rheinpfalz am Sonntag. Tiu estas havebla ne nur per abono, sed aĉeteblas ankaŭ en kioskoj kaj bakejoj en Palatinato. Ĝis la fino de 2006 ekzistis la dimanĉa Sonntag Aktuell, kiun la gazeto eldonis komune kun la gazetoj Stuttgarter Zeitung, Südwest-Presse el Ulm, Pirmasenser Zeitung kaj Mannheimer Morgen.

Ĉiuĵaŭde la gazeto aldonas la libertempecan magazinon LEO, kiu enhavas la aktualan kinejan kaj televidan programon kaj informojn pri gravaj eventoj de la regiono.

Novaĵoj speciale prezentitaj por infanoj kaj aparte markitaj troviĝas dise en la tuta gazeto; sabate oni eldonas paĝon por infanoj kun la kastoro Nils Nager (Nils, la ronĝanto).

Posedantoj de la karto Rheinpfalz-Card havebla per aldono al la abonprezo ĝuas diversajn avantaĝojn ĉe la partoprenantaj firmaoj; ili povas pli malmultkoste aĉeti varojn aŭ servojn kaj povas ensaluti en la kodvorte protektitan parton de la gazeta retejo.

En 2006 la eldonejo de la gazeto transprenis la eldonejon Delta Medien, kiu eldonas la urban magazinon Meier el la Rejn-Neckar-regiono.

En la 4-a de oktobro 2008 la gazeto ŝanĝis sian paĝaspekton; tiu antaŭe laste ŝanĝiĝis en 1995.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Orienta Palatinato ("Vorderpfalz")[redakti | redakti fonton]

Okcidenta Palatinato ("Westpfalz")[redakti | redakti fonton]

Pliaj lokaj redakcioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]