Dieter Bohlen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dieter Bohlen
Dieter Bohlen.jpg
Bazaj informoj
Naskiĝo la 7-an de februaro 1954 (nun 1954-02-07) (60-jara)
Flago de Germanio Berne, Malsupra Saksio, FRG
Parencaj
temoj
Modern Talking, Blue System
v  d  r
Information icon.svg

Dieter Bohlen (7-an de februaro 1954 en Berne, Federacia Respubliko Germanio) estas germana muzikisto kaj muzika komponisto. Li estas fondinta membro de muzika grupo Modern Talking.

Jam en junaĝo li ludis en kelkaj bandoj. Ĉiam li sopiris fariĝi fama, sed neniu el liaj demoludigaĵoj sukcesis. Poste li komencis labori ĉe surdiskiga kompanio Intersong kiel produktoro. Eĉ spite al antaŭaj malsukcesoj li senĉese provis realiĝi mem. Li uzis dum tio vicon da pseŭdonomoj, ekz. Ryan Simmons, Steve Benson, Dee Bass, Art Of Music. En la jaro 1983 li renkontiĝis kun Thomas Anders kaj fondis kun li bandon Modern Talking. Post disfalo de la duo li fondis propran muzikan grupon Blue System.

Pase de tempo li ellaboris sin kaj li fariĝis, paralele kun agado en Modern Talking, produktoro kaj komponisto de multaj famaj kantoj de siaj, ofte same famaj, kolegoj.