Dinakaran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dinakaran

emblemo

gazeto
Speco Taggazeto
Formato Grandgazeto

Lando  Barato
Urbo Ĉenajo, Tamilnado
Posedanto Grupo SUN
Establodato 1977
Fondinto(j) K. P. Kandasamy vd
Eldonkvanto po 1 167 189 ĉiutage[1] (dum julio‒decembro 2015)

Retejo www.dinakaran.com
vdr

Dinakaran [tinakaran] (tamile தினகரன், IAST: Tiṉakaraṉ) estas tamila taggazeto distribuata en suda ŝtato Tamilnado de Barato. Ĝin fondis K. P. Kandasamy en 1977 kaj ĝin nuntempe posedas la amaskomunikilara industria grupo Sun Network de Sun Group.[2] Dinakaran estas la dua plej presata tamila tagĵurnalo en Barato post Dina Thanthi.[3][4][5] Ĝi estas presata en 12 urboj trans Barato. Dinakaranon fondis en 1977 K. P. Kandasamy post ke li lasis la ĵurnalon Dina Thanthi posedita de sia bopatro S. P. Aditanar okaze de la disigo de la partio Tutbarata Anna Dravida Munnetra Kazhagam el la partio Dravida Munnetra Kazhagam.[6] En 2005, Kalaniti Karan el la Grupo Sun akiris la ĵurnalon el K. P. K. Kumaran.[2]

Dinakaran estas eldonata el 12 urboj en Barato: Bengaluro, Ĉenajo, Koimbatore, Madurai, Mumbajo, Nov-Delhio, Nagerkoil, Puduĉeri, Salem, Tiruĉirapali, Tirunelveli kaj Velor. En 2014, la ĵurnalo cirkulis en 1 215 583 kopioj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]