Nagerkoil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nagerkoil
urbo
Administrado
Poŝtkodo 629001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 8° 10′ N, 77° 26′ O (mapo)8.1777.43Koordinatoj: 8° 10′ N, 77° 26′ O (mapo) [+]
Alto 40 m [+]
Areo 24,247 km² ( 242 4.7 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Nagerkoil (Tamilnado)
Nagerkoil (Tamilnado)
DEC
Nagerkoil
Nagerkoil
Situo de Nagerkoil
Nagerkoil (Barato)
Nagerkoil (Barato)
DEC
Nagerkoil
Nagerkoil
Situo de Nagerkoil

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nagercoil [+]
vdr


Nagerkoil (tamile நாகர்கோவில்) estas urbego en subŝtato Tamilnado, kie ĝi estas la plej suda urbo de Barato kaj ankaŭ distrikta sidejo. La loknomo signifas: "Templo de Nagas". La historia loknomo estas Kottar.

Interno de Nagerkoil

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nagerkoil situas en averaĝa alteco de 40 metrojn iomete for de la oceano ĉe la suda pinto de la lando en distanco de 16 kilometrojn. Thiruvananthapuram troviĝas 66, Tirunelveli 67, Thoothukudi 133, Maduraj 207, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 622, Mumbajo 1298, Kolkato 1981, tutlanda ĉefurbo Delhio 2274 kilometrojn (aere) [1].

Vojo en Nagerkoil

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Nagerkoil havis 224 849 da loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nagerkoil apartenis al diversaj regnoj ekde la antikvaj tempoj. La moderna urbo Nagerkoil kreskis ĉirkaŭ la iama Kottar. La regantoj ĝenerale montris religian toleremon kaj ne estis malamikaj al eŭropaj misiistoj, dum irigaciaj sistemoj, vojoj, lernejoj formiĝis. Ĝis 1790 la urbo estis sidejo de maharaĝo. La britoj konsideris la regnon "modela indiĝena ŝtato" kaj la britoj neniam interrompis la lokan administradon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Nagerkoil estas industria kaj agrikultura centro. La industriaj produktoj konsistaj ĉefe el prilaborado de agrikulturaĵoj. Gravas ankaŭ la hejmindustrio. Komence oni minadas zirkonion.

Religio kaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa religio en Nagerkoil estas hinduismo (61.06%), poste kristanoj (29.94%) kaj islamo (8.89%) kaj. En la urbego estas grava templo por hinduoj, ankaŭ vidindaĵo. La tamila estas la oficiala lingvo en Nagerkoil kaj estas parolita plej ofte. En la lernejoj oni lernas ankaŭ angle.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Nagerkoil kelkaj kolegioj funkcias.

Stacidomo en Nagerkoil

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Nagerkoil estas bone ligita voje kaj fervoje al la subŝtataj regionoj. En la urbego pluraj fervojaj kaj aŭtobusaj stacidomoj funkcias. La plej proksima enlanda flughaveno estas en Thiruvananthapuram. Ekzistas propono konstrui flughavenon en Nagerkoil.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Nagerkoil havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen kun musonoj (ĉi tie alvenas musonoj el sudokcidento kaj nordoriento). La someroj estas tre varmaj kun mildaj vintroj. La averaĝa temperaturo estas 28 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • templo Naga en nekonata tempo konstruiĝis
  • maharaĝa palaco
  • horloĝa turo (1893)
  • katolika kirko konstruita en 1600, renovigita kaj pligrandigita en 1865
  • protestanta preĝejo (1819)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans