Thiruvananthapuram

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loko de Thiruvananthapuram en Barato
Palaco en Thiruvananthapuram
Panoramo en Thiruvananthapuram
Vojo en Thiruvananthapuram
Templo en Thiruvananthapuram

Thiruvananthapuram (തിരുവനന്തപുരം) estas metropolo, kies pli frua nomo ĝis 1991 estis Trivandrum. Ĝi estas grava urbo (ankaŭ universitata urbo) en barata subŝtato Keralao, kies ĉefurbo estas. En Esperanto prefere ĝi estu Tiruvanantapuram.

Enhavo

Bazaj informoj[redakti]

Geografio[redakti]

Thiruvananthapuram situas en la suda parto de la lando sur ebenaĵo laŭ la bordo de Araba Maro.

Klimato[redakti]

Thiruvananthapuram troviĝas en tropika klimato kun influo de musono. Jare pluvas 1828 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-novembro. La averaĝa temperaturo estas 27 °C, kiu varias inter 23-32 °C.

Historio[redakti]

La loko estis tre longe loĝata, kiel grava komercejo pri spicoj, santaloj kaj eburoj. En 1745 la urbo estis administrejo de la regiono. En 1962 Thiruvananthapuram iĝis la lulilo de la spacprogramo de Barato. Ekde 1995 oni evoluigis elektronikon en apartaj institutoj.

Trafiko[redakti]

Thiruvananthapuram havas ĉefvojan kaj fervojan kontaktojn kun la regiono kaj havas internacian flughavenon kaj havenon. En la urbo aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj[redakti]

Ĝemelurboj[redakti]

http://sv.wikipedia.org/upload/8/85/Icftvpm.JPG
stratvidaĵo en Thiruvananthapuram