Diogo de Gouveia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diogo de Gouveia
(1471-1557)
portugala humanisto, pedagogo kaj bibliotekisto
portugala humanisto, pedagogo kaj bibliotekisto
Persona informo
Naskiĝo 1471
en Beĵa,  Portugalio
Morto 8-a de decembro 1557
en Lisbono,  Portugalio
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Parizo, Collège de Montaigu, Parizo
Familio
Parencoj António de Gouveia • André de Gouveia vd
Profesio
Okupo diplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Diogo de Goŭveja la Maljuna (1471-1557) estis portugala humanisto, pedagogo, teologo, bibliotekisto kaj diplomato. Li studis en la Universitato de Parizo kie li estis majstro pri artoj, rektoro kaj biblkiotekisto. Li same fariĝis direktoro de la Kolegio Sankta Barbara en Parizo, tre vizitata de portugalaj studentoj. La portugala reĝo Johano la 3-a kreis 50 stipendiojn por la studoj de portugalaj humanistoj kaj teologoj al tiu kolegio. La reĝaj stipendiistoj baldaŭ plenumis gravan rolon rilate al renovigo de la homsciencoj en Portugalio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Diogo de Goŭveja estis filo de Antão Gouveia, Kavaliro de la Ordino de Kristo, kiu fiksiĝis en Beja kaj oficis kiel skribisto de la Granda Hospitalo de Nia Sinjorino de la Pieco, tradicie konata kiel Malnova Hospitalo aŭ Hospitalo de la Favorkoreco. Manuel de Gouveia, frato de Diogo de Goŭveja, estis prioro en la Preĝejo de Sankta Nikolao, en Lisbono; alia frato, Gonçalo de Gouveia, estis desembargador en la Domo de la Petego[1] kaj patro de Diogo de Goŭveja la Juna, tiele alnomita por distingi el la onklo ĉar ambaŭ vivis en Francio, ambaŭ estis renomaj homoj iliaepoke kaj diferencigi ilin ĉe la studemuloj.

Diogo de Goŭveja ordiniĝis sacerdoto en 1507 kaj fariĝis doktoro per la Fakultato de Teologio, en Parizo, en la 29-a de aprilo 1510. Diogo de Goŭveja plenumis plurajn misiojn serve de Portugalio. Inter 1512 kaj 1537 li plenumis diplomatajn misiojn en Francio serve de la reĝoj Emanuelo la 1-a kaj Johano la 3-a. Kiel konsilisto de Johano la 3-a, li sugestis la enkondukon de heredaj provincoj en Brazilo. Li ankaŭ estis ambasadoro de Johano la 3-a ĉe la Koncilio de Trento.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. portugale:Casa da Suplicação, iu speco de reĝa kurio.