Dipendra de Nepalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dipendra de Nepalo
Persona informo
दीपेन्द्र वीर विक्रम शाह
Naskiĝo 27-an de junio 1971 (1971-06-27)
en Katmanduo
Morto 4-an de junio 2001 (2001-06-04) (29-jaraĝa)
en Katmanduo
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per Masakro de la nepala reĝfamilio vd
Tombo Bagmati vd
Religio hinduismo vd
Loĝloko Palaco Narajanhiti vd
Ŝtataneco Nepalo vd
Alma mater Eton College • Budhanilkantha School vd
Familio
Dinastio Shah dynasty vd
Patro Birendra de Nepalo vd
Patrino Aishwarya of Nepal vd
Gefratoj Prince Nirajan of Nepal • Princess Shruti of Nepal vd
Profesio
Okupo reĝo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dipendra Bir Bikram Ŝah Dev (naskiĝis la 27-an de junio 1971, mortis la 4-an de junio 2001) estis reĝo de Nepalo inter la 1-a kaj 4-a de junio 2001.

La 1-an de junio 2001, lia patro Birendra de Nepalo estis mortpafita en la reĝa palaco, kune kun pluraj familianoj. Laŭsupoze la mortigisto estis lia filo, la kronprinco Dipendra, kvankam multaj nepalanoj pridubas tiun version de la evento. Dipendra post la morto de Birendra deklariĝis reĝo de Nepalo, sed ĉar li post la masakro estis senkonscia por pafaj vundiĝoj, kiujn li laŭsupoze mem kaŭzis al si, la frato de Birendra, princo Ĝanendra, deklariĝis reganto. Post kiam Dipendra mortis post tri tagoj, Ĝanendra de Nepalo oficiale deklariĝis sekva reĝo de Nepalo. Pri detaloj de la mortigo vidu la apartan artikolon Masakro de la nepala reĝfamilio.

Antaŭe:reĝo de NepaloPoste:
Birendra de Nepalo2001Gjanendra de Nepalo