Diplomatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unuiĝintaj Nacioj, la plej grava diplomatia organizaĵo en la mondo.

Diplomatio estas hodiaŭ komprenata kiel kelkaj diversaj aferoj. Ĝi estas la kulturadon de interrilatoj inter diversaj ŝtatoj aŭ organizaĵoj, sed precipe solvadon de internaciaj problemoj. La diplomatio ne devus esti interŝanĝata kun diplomatiko (unu el helpaj historiaj sciencoj).

La diplomatio estas rimedo por interkompreniĝo inter ŝtatoj, precipe rimedo por solvi konfliktaj situacioj per pacaj rimedoj, do helpe de kontraktoj, intertraktadoj, interkonsentoj ks. La diplomatia agado kaj la diplomatiaj interrilatoj estas penseblaj kaj en la internacia nivelo kaj enkadre de diversaj internaciaj organizaĵoj.

Malgraŭ tio ĝi ne devus esti interŝanĝata kun la internacia politiko, ĝi havas multon komunan kun ĝi, sed ne temas pri identaj nocioj - diplomatio estas ĉefa instrumento de la internacia politiko. Ofte internaciaj traktatoj kaj programoj kreiĝas de profesiaj diplomatoj, kaj nur poste konsentas politikistoj.

La vorto Diplomatio devenis el la greka diploma kiu signifas faldita dufoje. En malnova Grekio, diploma estis papero pruva por finita edukado. En malnova Romo diploma estis pasportoj aŭ vojaĝdokumentoj.

Diplomatiaj terminoj

Diplomatiaj postenoj kaj funkcioj

Diplomatiaj ecoj

Diplomatiaj ejoj

Diplomatiaj agoj

Diplomatia agado per Esperanto

Vidu: Esperantistaj diplomatoj

Dum la unua mondmilito, el la germana urbo Dresden, s-ro Karl Frenckell, finnlanda konsulo kaj dumviva membro de UEA, regule transsendis al UEA informpetojn pri germanaj militistoj, supozataj militkaptitaj.

En 1967, la nederlanda Ministrejo por Eksterlandaj Aferoj decidis aldoni al la oficialaj visit-kartoj, uzataj en ĉiuj nederlandaj ambasadoj tra la mondo, tekston en la Internacia Lingvo Esperanto apud la kvin naciaj lingvoj uzataj ĝis nun. La sama Ministrejo jam estis publikiginta informajn faldfolojn kaj broŝurojn en la Internacia Lingvo. Laŭ la informoj de UEA en Roterdamo, almenaŭ tri ambasadoroj (australia, soveta, nord-vjetnama) kaj deko da aliaj diplomatoj en diversaj landoj parolas Esperanton. (referenco: "E uzata en diplomatio", en Internacia Gazetara Servo, UEA, n-ro 170, Roterdamo 1 decembro 1967)