Diskuto:Teŭtona Ordeno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Post duonjaro da apudekzisto de la du sam-temaj artikoloj, mi nun ligas ĉi-tiun etan al la granda kaj nome pli ekzakta artikolo.

ThomasPusch 19:52, 16. Feb 2007 (UTC)


Atentu: Ekzistas multe pli ampleksa artikolo sub la nomo Ordeno de germanaj kavaliroj (germane Deutscher Ritterorden). Kvankam la ĉi-suba artikoleto estas tute trafa resumo, indas konsideri la pli detalan tekston, kaj ties nomo estas pli trafa traduko de la germana nomo ol la traduko Teŭtona Ordeno el la latina (kaj sekve angla kaj franca).


La Teŭtona Ordeno estas kavalira ordeno fondita ĉirkaŭ 1190 dum la tria krucmilito (laŭ PIV2 jam ĉirkaŭ 1128). Ĝia latina nomo estas ordo teutonicus, mallonge OT.

Aliaj nomoj estas Ordo domus Sanctae Mariae Theutonicorum Ierosolimitanorum (latine, ordeno de la teŭtona domo de Sankta Maria en Jerusalemo), Kruckavalira Ordeno kaj Ordeno de la Germanaj Kavaliroj. Ĝi estas unu el la tri grandaj ordenoj fonditaj dum la krucmilitoj (la aliaj du estas la Malta Ordeno kaj la Templanoj). Emblemo de la ordeno estas nigra kruco sur blanka fono. La ordena vestaĵo de klerikoj inkluzivas blankan mantelon kun nigra kruco flanke. La ordena moto estas "helpi, sanigi, defendi".

La ordeno poste havis gravan funkcion en la kristanigo de kelkaj orient-eŭropaj teritorioj. Ĉar per la kristanigo ĝi metis tiujn teritoriojn sub la influon de Prusio, ĝi estis (kaj estas) tie malamata. Pollando ankoraŭ nun konsideras la venkon de Ladislao la 2-a Jagello kontraŭ la ordeno ĉe Grunwald/Tannenberg je la 15-a de julio 1410 grava parto de siaj naciaj historio kaj tradicio.

Napoleono en 1809 malpermesis la ordenon kaj atribuis ties posedaĵojn al siaj aliancanoj. La ordeno, reduktite, plu ekzistis sur la tereno de Aŭstrio. Nur en 1834 ĝi rajtis plu ekzisti en Germanio, sed devis rezigni pri la plejparto de siaj posedaĵoj. En 1929 la ordeno estis transformita al pure spirituala ordeno kaj ricevis la nomon Deutscher Orden (= germana ordeno). En 1938 la germanaj nazioj malpermesis ĝin; tio validis ĝis la fino de la Dua mondmilito en 1945.

Nun la sidejo de la ordeno estas en Vieno. Tie kaj en Bad Mergentheim, kie de 1525 ĝis 1809 estis la sidejo, ekzistas muzeoj pri la ordeno. La ordeno havas ĉirkaŭ 1.000 anojn, inter ili 100 pastrojn kaj 200 fratulinojn.