Distrikto Harghita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
«Hargita» alidirektas ĉi tien. Por ĉeĥlingva ĵurnalo Hargita, vidu la paĝon Hargita Népe.
Distrikto Harghita
distrikto
Ĉefurbo Miercurea Ciuc
Regiono Transilvanio
mallonge HR
Telefono +40×66...
Areo
 
6 639 km²
(13-a rango)
Loĝantaro 291 950
(stato de 2021, 32-a rango)
Loĝdenso 44/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr

Harghita [hargita] (hungare: Hargita megye estas distrikto (rum. județ, hun. megye) en la centro de la lando kun ĉefurbo Miercurea Ciuc. Distriktkodo: HR

Geografio

Najbaroj: okcidente: distriktoj Neamț kaj Bacău; sude: distrikto Covasna; sud-okcidente: distrikto Brașov; okcidente: distrikto Mureș; norde: distrikto Suceava. Areo: 6.639 km².

Loĝantaro

Distrikto Harghita apartenas al sikullando kaj estas majoritate loĝata de etnaj hungaroj. Ĝia loĝantaro en 2002 estis 326 mil: hungaroj (84,6 %, 276.106), rumanoj (14,1 %), romaoj (1,2 %). La distrikto estas maldense loĝata (49/km²).

Religio

Pro la malmulteco de etnaj rumanoj estas nur malmulte da ortodoksuloj en la distrikto: katolikoj (65 %), ortodoksaj kristanoj (13 %), reformitoj (13 %), unitarianoj (7 %), aliaj (2 %).

Bibliografio

  • Pomjanek Béla, Vargyas Antal, Zsigmond Enikő: Hargita megye (gvidlibro). PALLAS-AKADÉMIA Kiadó, Csíkszereda, 2004.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:Ĝermo-Rumanio