Distrikto Szob (historia)
La Historia Distrikto Szob [sob] (hungare Szobi járás) estis distrikto en Hungara reĝlando, en Hont (historia departemento). Ĝi situis laŭ Danubo kaj Ipoly en Börzsöny en la suda parto de la departemento (en la meza parto de Hungariio).
La distrikta ĉefurbo estis Szob. La loĝantoj okupiĝis precipe pri kultivado de framboj, krome pri aliaj agrikulturoj, arbaraj laboroj kaj bredadoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Tiu distrikto funkciis ekde 1886 ĝis la Traktato de Trianon en 1920, sed en 1907 oni establis el parto de tiu distrikto Distrikton Vámosmikola. La suba listo prezentas la komunumojn sen Distrikto Vámosmikola.
Komunumoj restintaj en Hungario depost Traktato de Trianon[redakti | redakti fonton]
- distrikta ĉefurbo: Szob
- Ipolydamásd
- Kóspallag
- Letkés
- Márianosztra
- Nagymaros
- Szokolya
- Zebegény
Komunumoj aligitaj al Ĉeĥoslovakio depost Traktato de Trianon[redakti | redakti fonton]
- Bajta nun Bajtava
- Garamkövesd nun Kamenica nad Hronom
- Helemba nun Chľaba
- Ipolyszalka (pli frua distrikta ĉefurbo) nun Salka
- Leléd nun Leľa