Szokolya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Szokolya (sokoja) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Vác. Sokol signifas slave falko. Ŝajnas, dum la mezepoko loĝis tie falkistoj por la reĝo.

La etfervojo, kiu trairas la vilaĝon

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Szokolya situas sur montaro Börzsöny, laŭ traira flankovojo kaj etfervojo Királyrét-Kismaros. Estas iom proksime fervojo Vác-Balassagyarmat.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento ferminejo kaj fandejo funkciis. Nuntempe oni okupiĝas pri forstrumado.

Vidindaĵo estas la kalvinana preĝejo de 1858, la turo estas 24 metrojn alta.

Famulo[redakti | redakti fonton]

En Szokolya naskiĝis pentristo Ádám Mányoki (mAnjoki).