Distrikto Szombathely

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Distrikto Szombathely [sombathej] (hungare Szombathelyi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario). Ĝi situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj laŭ Aŭstrio en la okcidenta parto de la departemento (same en la okcidenta parto de la lando).

Distrikto Szombathely en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Szombathely, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo, la ceteraj 38 komunumoj estas vilaĝoj.

La areo estas 646,36 km², kie loĝas 110 504 homoj. La loĝantoj laboras precipe en urbaj servoj de Szombathely, krome en agrikulturo kaj bestobredadoj, fine en Aŭstrio.

Historio

Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ties limoj kelkfoje ŝanĝiĝis. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

Komunumoj

Fontoj

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio