Donŝjanga lingvo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Donŝjanga lingvo
Santa (Dongxiang)
Parolata en Ĉinio: provincoj Gansuo, aparte la aŭtonoma prefektejo Linŝia Hui kaj Ŝinĝjango, aparte la aŭtonoma prefektejo Ili Kazaĥ
Parolantoj 250 000
Lingvistika klasifiko
 

altaja
   mongola
       ŝirongola lingvaro
           donŝjanga

Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sce
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La donŝjanga lingvo (东乡语), ankaŭ nomata Dongxiang, propralingve SantaSarta, estas membro de la mongola lingvaro. Ĝin parolas la donŝjangoj (Dongxiang) en nordokcidenta Ĉinio.

Enhavo

[redakti] Fonologio

La lingvo nek havas vokalharmonion nek distingojn de vokala longo.

[redakti] Gramatiko

Samkiel aliaj membroj de la mongola lingvaro, frazoj de la donŝjanga baze havas la vortordon subjekto-objekto-verbo. Tamen en la regiono Linxia, sub influo de la ĉinaj dialektoj parolataj fare de la najbaraj Hui, ankaŭ observiĝis frazoj de la tipo subjekto-verbo-objekto.

[redakti] Skribsistemoj

Multaj parolantoj de la lingvoj havas konon de la araba lingvo, kaj rezulte la araba alfabeto ofte uzatas por neoficiale skribi la lingvon.

Skriba normo per la latina alfabeto baze de simila normo por la tua lingvo estis rekomendita fine de la 20-a jarcento, sed ĝis nun tiu normo malmulte uzatas.

[redakti] Numeraloj

Esperanto Mongole Donŝjange
1 Unu Nigen Niy
2 Du Qoyar Ghua
3 Tri Ghurban Ghuran
4 Kvar Dorben Jierang
5 Kvin Tabun Tawun
6 Ses Jirghughan Jirghun
7 Sep Dologhan Dolon
8 Ok Naiman Naiman
9 Naŭ Yisun Yysun
10 Dek Arban Haron

[redakti] Reta ligilo

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj