Donald Sutherland

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Donald SUTHERLAND, plennome: Donald McNichol SUTHERLAND (naskiĝis la 17-an de julio, 1935) estas kanada aktoro.

Li naskiĝis en Sankt-Johano, Nov-Brunsviko. Jam kiel lernejano li laboris ĉe radiostacio kaj kiel 15-jarulo li unuafoje havis okazon por montri sian aktoran talenton, en la radiodramo A Christmas Carol, laŭ verko de Charles Dickens. Krome li tiutempe ekagadis kiel komikisto.

Dum sia studado en la universitato de Toronto li en sia libertempo agis en teatra grupo. En la jaro 1959 li vojaĝis al Londono, por studi aktoradon en la Royal Academy of Dramatic Arts. Poste li komencis sukcesan teatran karieron, kaj en 1964 li en Italio ricevis sian unuan filmrolon: en la horora filmo Il castello dei morti vivi.

Famon li akiris per rolo en la vakera filmo The Dirty Dozen (1967) – usona produktaĵo. Granda aro da filmoj sekvis kaj malgraŭ siaj sukcesoj li neniam forlasis sian teatran agadon.

Depost 1972 Donald Sutherland estas edzo de Francine Racette, kun kiu li havas tri idojn. Dunaskitojn li havas el sia edzeco kun Shirley Douglas; inter ili estas la aktoro Kiefer Sutherland.

Listo de filmoj

  • Il castello dei morti vivi (1964).
  • Dr. Terror's House of Horrors (1965)
  • The Bedford Incident (1965)
  • Promise Her Anything (1966)
  • The Dirty Dozen (1967)
  • Interlude (1968)
  • The Split (1968)
  • Start the Revolution Without Me (1970)
  • MASH (1970)
  • Kelly's Heroes (1970)
  • Alex in Wonderland (1970)
  • Little Murders (1971)
  • Klute (1971)
  • Johnny Got His Gun (1971)
  • F.T.A. (1972)
  • Lady Ice (1973)
  • Don't Look Now (1973)
  • The Day of the Locust (1975)
  • 1900 (1976)
  • The Eagle Has Landed (1976)
  • Il Casanova di Fellini (1976)
  • Kentucky Fried Movie (1977)
  • Les liens du sang (1977)
  • The Great Train Robbery (1978)
  • Invasion of the Body Snatchers (1978)
  • Murder By Decree (1979)
  • A Man, a Woman and a Bank (1979)
  • Bear Island (1979)
  • Ordinary People (1979)
  • Eye of the Needle (1981)
  • Crackers (1983)
  • Revolution (1985)
  • The Wolf at the Door (1986)
  • The Trouble With Spies (1987)
  • Lock Up (1989)
  • JFK (1991)
  • Backdraft (1991)
  • Buffy, the Vampire Slayer (1992)
  • Shadow of the Wolf (1993)
  • Disclosure (1994)
  • Outbreak (1995)
  • The Assignment (1997)
  • Instinct (1999)
  • Space Cowboys (2000)
  • The Art of War (2000)
  • The Italian Job (2003)
  • Baltic Storm (2003)
  • Cold Mountain (2003)