Douai
El Vikipedio
(Alidirektita el Dowaai)
| Douai | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | Nord (subprefektejo) | |
| Arondismento | Douai (ĉefurbo) | |
| Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | |
| Urbestro | S-ro Jacques Vernier 2001-2008 |
|
| Poŝtkodo | 59500 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59178 | |
| Retpaĝaro | http://www.ville-douai.fr/ | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 42 796 1999 |
|
| Loĝdenso | 2 538 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°22′17″N 3°04′38″O / 50.37139°N, 3.07722°OKoordinatoj: 50°22′17″N 3°04′38″O / 50.37139°N, 3.07722°O | |
| Alto | De 16 al 38 m | |
| Areo | 16,88 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Douai [due] estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi estas trafluata de la rivero Scarpe.
Douai havas proksimume 43 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Douaisiens.
Enhavo |
Ekonomio[redakti]
Ĝi estas centro de ega urbiĝinta kaj industria regiono, ĝistempe meze de karbomineja baseno, sed tiu aktiveco ne plu funkcias ekde pr. 1990.
Kulturo[redakti]
Douai posedas, en sia urboturo (kiu estas cetere ties precipa vidindaĵo), elstaran kariljonon, kaj ankaŭ estas el la raraj urboj (alia estas Meĥleno), kie ekzistas lernejo por karilionludado. Douai posedas minakademion, kaj estas sidejo de prikrima kortumo.
En julio okazas la tradiciaj, popularaj "festoj de Gayant" kun ties giganto.
Esperanto en Douai[redakti]
Tie loĝis Alberic Humez.
Ĝemelurboj[redakti]
Ĝemelurbo kun :
- Harrow (Britio),
- Recklinghausen (Germanio),
- Kenosha (Usono),
- Dédougou (Burkino),
- Puławy (Pollando),
- Seraing (Belgio)