Dulia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La veno de Kristo inter sanktuloj kaj martiroj, Fra Angelico (1423-24)

La latina vorto dulia (el la antikva greka δουλεία, douleia ; latine sinonime servitus) estas teologia termino uzata en la Katolika Eklezio kaj Ortodoksa Eklezio, por enkadrigi la honoron donitan al sanktulo, malsaman kaj malpli altrangan ol la plej alta adorado de Dio.

En la latina eklezio[redakti | redakti fonton]

En la latina eklezio la Patro de la Eklezio Aŭgusteno de Hipono (De Civ. Dei, X, ii, 1) distingas du servitus: "Tiu kiu estas atribuebla al la homoj… kiu greke estas dirata dulia; tiu, dirata latria, kiu estas servo-kulto ŝuldata al Dio.". Tomaso de Akvino (II-II, 103,3) fondis la distingon sur la malsameeco inter la superregado de Dio kaj tiu kiun la homoj povas praktiniinter si. La katolikaj teologoj opinias ke la malsameco ne estas grade sed esence, ke inter dulia kaj latria ekzistas la sama malsamo kiu konstateblas inter kreaĵo kaj kreanto. Kroma distingo estas farita inter "dulia" en senco absoluta (la honoro direktita al personoj), kaj "dulia" en senco rilata (la honoro direkta al senanimaj objektoj, kiel bildoj (ikonoj) aŭ relikvoj. Rilate la sanktulojn "dulia" komprenas la honoradon de sanktuloj kaj la preĝpeton, speco de porpeto.

Alia religiaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

En protestantismo kiel en aliaj monoteismaj religioj, islamo kaj judismo, la honorado de sanktuloj estas konsiderata egala al herezo, idolkulta herezo, kaj la rilata praktiko de kanonizo herezo de apoteozo.

La Protestanta teologio neas ke eblas reale distingi inter honorado de sanktuloj kaj adorado al la Dio, do Diservo. Plue ĝi asertas ke la praktiko de la honorado de sanktuloj distras la kristanon el la vera objekto de la adorado, Dio. Laŭ Kalvino, tiu distingo, estas ruzaĵo[1] por atribui diajn honorojn al la anĝeloj kaj al la mortintoj sin kaŝante malantaŭ ŝajna senpuno.

Samaniere islamo rifuzas ankaŭ la ĉiun honoradon de bildoj.

La hinduista la honorado de bildoj kaj murti povas esti interpretita kiel idolkulto sed povas ankaŭ esti interpretita kiel tipo de honorado de sanktuloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kvankam praktikata de ĉiuj kristanaj eklezioj laŭ la kuro de la 15 jarcentoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]