Eŭropa Familia Terapia Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Familia Terapia Asocio
EFTA
scienca societo
Komenco 1990, reorganizita en 2001
Sidejo Bruselo, Belgio
Tipo faka asocio por sistema terapio
Estr(ar)o vidu tekste
Lingvoj

angla kaj franca

Retejo retejo
vdr

La Eŭropa Familia Terapia Asocio (EFTA) - angle nomata European Family Therapy Association, france Association Européenne de Thérapie Familiale - oficiale fondiĝis en 1990, kiel iniciato de la Eŭropa Familia Terapia Reto, neformala asocio de familiaj terapiistoj, kiuj renkontiĝis en diversaj konferencoj ekde 1983 kaj kunligiĝis en 1986. En la unuaj jaroj de sia ekzisto al la asocio povis aliĝi nur individuaj membroj el Eŭropo kaj Israelo, ekde la "Budapeŝta Konferenco" en 2001 la organizo havas tri ĉambrojn:

  • Ĉambro de Individuaj Membroj (CIM), la ĉambro por individuaj membroj (nuntempe ĉirkaŭ 900 familiaj terapiistoj el 29 landoj)
  • Ĉambro de Landaj Asocioj (NFTO), la ĉambro por landaj organizoj (nuntempe 26 institucioj)
  • Ĉambro de Trejnaj Institutoj (TIC), la ĉambro por trejnaj institucioj

La ĉambroj estas nuntempe estrataj de Malvina Tsunaki (Μαλβίνα Τσουνάκη, Grekio), Monica Whyte (Irlando) kaj la ĉambro por trejnaj institucioj provizore de la vicprezidantino Umberta Telfener (Italio), post kiam la elektita estrino Mony Elkaïm (Belgio) mortis en novembro 2020. La celoj de EFTA estas la eŭropa interkonektado de sistemaj kaj familiaj terapiistoj, la difino de kvalitaj normoj kaj etikaj gvidlinioj, la plibonigo de akcepto, trejnado kaj aliro al familia terapio, kaj la antaŭenigo de koncernaj esploroj.

La asocio baziĝas en Bruselo.[1]

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

  • 2001–2004 Juan Luis Linares, Hispanio
  • 2004–2010 Arlene Vetere, Britio
  • 2010–2013 Kiriaki Poliĥroni (Κυριακή Πολύχρονη), Grekio
  • ekde 2013 Maria Borcsa, Germanio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ la asocia statuto. Arkivita el la originalo je 2018-07-09. Alirita 2021-04-16.