Eŭropa Futbal-Ĉampionado de viraj sub-21-jaruloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
pokala trofeo por la ĉampiona teamo

La Eŭropa Futbal-Ĉampionado de viraj sub-21-jaruloj (angle UEFA UNDER21 Championship) estas futbala turniro kiu okazas ĉiun duan jaron en iu Eŭropa lando, kaj partoprenas ĉiuj eŭropaj naciaj futbal-teamoj de viroj sub 21 jaroj, kiuj sukcesis kvalifikiĝi. La eventon ekde la jaro 1978 organizas la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj, mallonge UEFA, sed antaŭe de 1972 ĝis 1976 jam okazis simila Eŭropa Futbal-Ĉampionado de viraj sub-23-jaruloj, kies daŭrigo estas la nuna ĉampionado de futbalistoj sub-21-jaraj. Ĉiun kvaran jaron la ĉampionado samtempe estas la eŭropa kvalifikiga turniro por samspeca konkurso de la Someraj Olimpikoj. Ĝis la jaro 2006 la turnira finfazo okazis en para jaro, ekde la sekva jaro, de 2007, la finfazo estas okazigata en malpara jaro. Laŭ la stato de majo 2013, la plej sukcesa teamo estis tiu de Italio, kiu ĉampionis kvinfoje, kaj la aktuala ĉamipiono de 2011 estas la teamo de Hispanio.

La ĉampionado de 2013 okazas inter la 5-a kaj 18-a de junio de tiu jaro en Israelo, kies nacia teamo de sub-21-jaruloj (kun Armenio, Azerbajĝano, Kazaĥio, Kipro, Rusio kaj Turkio unu el 7 naciaj asocioj de futbalo, kies landa teritorio parte aŭ tute situas en Azio, sed kiuj preferas konkursi en la eŭropa, ne la azia ĉampionadoj).

Historia superrigardo

Jaro Gastiganta lando Finalaj teamoj Rezulto laŭ goloj
2013-2015  Ĉeĥio
2012-2013  Israelo
2009-2011  Danio  Hispanio   Svislando 2-0
2007-2009  Svedio  Germanio  Anglio 4-0
2006-2007  Nederlando  Nederlando  Serbio 4-1
2004-2006  Portugalio  Nederlando  Ukrainio 3-0
2002-2004  Germanio  Italio Serbio kaj Montenegro 3-0
2000-2002   Svislando  Francio  Ĉeĥio 0-0 (Ĉeĥio post penalado)
1998-2000  Slovakio  Italio  Ĉeĥio 2-1
1996-1998  Rumanio  Grekio  Hispanio 0-1
1994-1996  Hispanio  Italio  Hispanio 1-1 (Italio post penalado)
1992-1994  Francio  Italio  Portugalio 1-0 (post plilongigo)
1990-1992  Italio
 Svedio
 Svedio
 Italio
2-0
1-0
1988-1990  Jugoslavio
 Sovetunio
 Sovetunio
 Jugoslavio
2-4
3-1
1986-1988  Grekio
 Francio
 Francio
 Grekio
0-0
3-0
1984-1986  Italio
 Hispanio
 Hispanio
 Italio
2-1
2-1 (post penalado)
1982-1984  Hispanio
 Anglio
 Anglio
 Hispanio
0-1
2-0
1980-1982  Anglio
 Okcidenta Germanio
 Okcidenta Germanio
 Anglio
3-1
3-2
1978-1980  Orienta Germanio
 Sovetunio
 Sovetunio
 Orienta Germanio
0-0
1-0
1976-1978  Orienta Germanio
 Jugoslavio
 Jugoslavio
 Orienta Germanio
0-1
4-4