Eŭropa sovaĝa kato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapo
En ĝardeno

Eŭropa sovaĝa kato (scienca nomo : Felis silvestris silvestris ) estas subspecio de la sovaĝa kato specio. Ĝi estas ofta en arbaroj en Okcidenta Eŭropo, Suda Eŭropo, Mezeŭropo kaj Orienta Eŭropo ĝis la Kaŭkazo. La subspecio estas loke formortinta en Skandinavio, Anglio kaj Kimrio.

En Francio kaj Italio, eŭropaj sovaĝaj katoj estas ĉefe noktaj, sed ankaŭ aktivaj tage se ili ne estas ĝenitaj de homa aktiveco.

La distribuado de kvin subspecioj de la sovaĝa kato rekonita de DNA-studo de 2007, la malhelbluaj areoj en Eŭropo, Turkio kaj Kaŭkazo montras la nunan distribuadon de eŭropaj sovaĝaj katoj; La pli helbluaj areoj en Eŭropo montras kie la subspecio formortis.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Eŭropa sovaĝa katido

Ĝia aspekto estas pli malfajna ol tiu de la dezertaj kaj domkatoj. Ĝia dika felo kaj grandeco estas apartigilo pro kiu la sovaĝaj kato kutime ne estas miskonata kiel domkato.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sovaĝaj katoj oftis dum la eŭropa plejstoceno; kiam la glacio malpliiĝis, ili adaptiĝis al vivo en densa arbaro. Mal al la domkatoj, ili aktivas dumtage.

Konduto[redakti | redakti fonton]

Sovaĝaj katoj timemegas; ili klopodas forresti de homaj setlejoj. Ili vivas sole kaj havas teritoriojn po ĉirkaŭ 3 km2. En la plej multaj eŭropaj landoj ili iĝis tre maloftaj. Kvankam ili estas lauleĝe protektataj, ili ofte estas pafataj de ĉasistoj kiuj mise rekonas ilin kiel domkatojn. En Skotlando, intermiksado kun sovaĝiĝintaj katoj ankaŭ danĝerigas la sovaĝan populacion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]