Ediger-Eller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ediger-Eller
Blazono
Ediger-Eller (Germanio)
Ediger-Eller (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Cochem-Zell
Komunumaro Verbandsgemeinde Cochem-Land
Urborajtoj Setleja komunumo (Ortsgemeinde)
Telefona antaŭkodo 02675
Poŝtkodo 56814
Aŭtomobila kodo COC
Oficiala Municipokodo 07135024
Politiko
Komunumestro Norbert Krötz
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Adreso de la administrejo Ravenéstraße 61
56812 Cochem
Demografio
Loĝantaro 916 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 6′ N, 7° 9′ O (mapo)50.0980555555567.1508333333333Koordinatoj: 50° 6′ N, 7° 9′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 99 m
Areo 19,13 km²
vdr
urboparto Ediger

Ediger-Eller estas rejland-palatinata komunumo en la distrikto Cochem-Zell. Ĝi estas parto de la komunumaro Cochem. Ediger-Eller estas ŝtate agnoskita turisma loko kaj estas laŭ la federacilanda plano baza centro.[1]

Geografio

Ediger-Eller situas ĉe la rivero Mozelo. La urboparto Eller troviĝas piede de la monto Calmont.

Historio

La unuaj mencioj de ambaŭ lokoj estas dokumentitaj minimume ĝis la jaro 636. Verŝajne la lokoj jam ekzistis en la romia epoko. Oni trovis argilajn rompopecojn el romia manufakturo apud Treviro.

Pli malnovaj setlejaj spuroj – restaĵoj de ŝtona remparo de fuĝburgo el kelta tempo – troviĝis sur la monto Hochkessel je la alia bordo de la rivero. Sur tiu flanko de la mozelo oni trovis ankaŭ romi-gaŭla tombejaro roksime de la kapelo en Neef. Malmultaj restaĵo oni trovis de posteno de romia legiono sur la kresto de la monto Calmont.

En urboparto Eller jam troviĝis en la 5a jarcento, do en la merovida tempo, monaĥejo konsekrita al sankta Fridoleno. Apud la malfruromana turo estas baroka navo, kiu estas bone ekipita. Inter alia ĝi havas orgenon de Stumm. En la vid-al-vida kapelo de St.-Arnulf pendas murpentraĵo el la 15a jarcentro kies motivo estas la „mokado de Jesuo“ laŭ desegno de Martin Schongauer. La bienaj domoj de Pyrmont kaj Treviro el la 16a jarcento, hodiaŭ genta domo de la sinjoroj de Landenberg-Trimborn..

Malantaŭ la fervoja ponto troviĝas deklivo de 65° kruteco . La alsuda deklivo de la monto Calmont estas la plej kruta vitejo de la mondo. La monto altas 378 m super MN. Migrado laŭ la grimppado sur la montkresto estas unu el la plej impresaj aventuroj ĉe Mozelo. Vid-al-vide sur la iama „Insula Sankt Nicolai“ staras la ruino de la monaĥeja preĝejo de la augustena kolegiato Stuben. Ĝi fondiĝis en 1137.

En la jaro 1794 francaj revoluciaj trupoj okupis la du komunumojn kaj unuigis ilin. En 1815 la komumoj fariĝis prusaj. En 1877 la Kaiser-Wilhelm-Tunelo estis konstruita tra la monto inter Ediger kaj Cochem. La tunelo havas longecon de 4.205 m kaj estas la plej longa fervoja tunelo de Germanio kaj nomiĝas la imperiestro Vilhelmo la 2a. La tunelo estas parto de la mozela linio.

Ekde 1946 la du komunumoj estas parto de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La 7an de junio 1969 kadre de administra reformo el la du komunumoj Eller kaj Ediger fariĝis la komunumo Ediger-Eller.[2]

La 10an septembro 2010 Ediger-Eller icevis la titolon „plej bela loko en Rejnlando-Palatinato. Poste ĝi ricevis oran medalon en la federacia konkuro Nia vilaĝo havas estonton.[3]

preĝejo St. Martin en Ediger

Konstruaĵoj

  • en la urboparto Ediger
    • katolika paroĥa preĝejo St. Martin: du navoj, malfrugota preĝejo kun romanika baptoŝtono kaj baroka altaro.
    • urbomuro
    • kruckapelo (supre de la vitejoj) kun bareliefo „Kristo en la vinpremilo“
    • loĝturo bieno Lehmen ĉe sudorienta rando apud Nehren rande de la mozela bordo
  • en la urboparto Eller
    • preĝejo St. Hilarius kun malfruromanika turo
    • kapelo St. Arnulfs kun murpentraĵo „mokado de Kristo“
    • Rochus-Kapelle vid-al-vide de la preĝejo


Ekonomio kaj infrastrukturo

La du plej gravaj ekonomiaj branĉoj estas vinproduktado kaj turismo. La plej ofta vinkutivaro estas Rislingo. La vitejareo vastas 22 ha. Post longjara regreso sur la Calmont-deklivo, la kultivado de vitoj tie denove kreskas ekde 2005. Lokaj vinareoj estas Ediger Elzhofberg kaj [Ediger Osterlämmchen]].

Famaj Personoj

panoramo urboparto Ediger
  • Eduard David, * 11. Juni 1863 in Ediger, † 24/12/1930 en Berlino, germana politikisto

Literaturo

  • Alfons Friderichs, Karl Josef Gilles, Wolfgang Wolpert: Ediger-Eller an der Mosel. In: Rheinische Kunststätten, Heft 212, 1978.
  • Friedrich Jos. Franzen: Geschichte der Pfarrei Ediger/Mosel. Selbstverlag Olpe 1963.

Retligoj

Referencoj

  1. Statistisches Landesamt Rheinland-Pfalz – Regionaldaten
  2. Statistisches Landesamt Rheinland-Pfalz – Amtliches Gemeindeverzeichnis 2006, Seite 175 (PDF; 2,6 MB)
  3. Rhein Zeitung 10. September 2010