Distrikto Cochem-Zell

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
blazono mapo

La distrikto Cochem-Zell situas en la norda centro de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia administra sidejo estas la urbo Cochem; plia grava urbo estas Zell, kiu donis la duan parton de la distrikta nomo.

Najbaras oriente la distrikto Rhein-Hunsrück, sude la distrikto Bernkastel-Wittlich, okcidente la distrikto Vulkaneifel kaj norde la distrikto Mayen-Koblenz.

Geografie la distrikto kovras signifan parton de la valo de la rivero Mozelo. La klimato estas milda kaj bone taŭgas por vinkultivado, kaj sekve pluraj el la distriktaj urboj kun pitoreskaj historiaj urbocentro ĉe la riverobordo specialiĝis pri produktado de vino. Najbaras du arbaroricaj mezaltaj montaroj - la Eifel norde kaj la Hunsrück sude. La distrikta teritorio je 50 procentoj konsistas el arbaroj.

[redakti] Reta ligilo

Ekstera ligilo  oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj