Distrikto Rhein-Hunsrück

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Rejnlando-Palatinato
Administra urbo: Simmern
Areo: 963 km²
Loĝantoj: 105566
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 195
Aŭtokodo: SIM
Municipokodo: 07140
Komunumoj: 134
Adreso de la
distrikta administrejo:
Ludwigstr. 3–5
55469 Simmern
rete: www.kreis-sim.de
retpoŝte: info@kreis-sim.de
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato

La distrikto Rhein-Hunsrück, germane Rhein-Hunsrück-Kreis, situas en la centro de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia administra sidejo estas la urbo Simmern.

Najbaras okcidente la distriktoj Bernkastel-Wittlich kaj Cochem-Zell, sude la distriktoj Bad Kreuznach kaj Birkenfeld, oriente la distriktoj Rhein-Lahn kaj Mainz-Bingen kaj norde la teritorio de la distrikto Mayen-Koblenz.

La distrikta teritorio unuflanke ampleksas grandan tranĉon de la okcidenta bordo kaj valo de la rivero Rejno kaj aliflanke, pli okcidente, la centron de la mezalta montaro Hunsrück.

En la distrikta urbo Oberwesel cetere, en junulara kongresejo alte sur monto super la Rejno, dum 1982/1983 okazis la Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo.

La monto Hochsteinchen (esperante „alta ŝtoneto“) en la mezmontaro Hunsrück estas kun sia alteco de 648 m post la Simmerkopf la plej alta monto en la distrikto Rhein-Hunsrück. La monto situas inter Ellern kaj Seibersbach en Soonwald, tri kilometrojn sude de Rheinböllen.

La monto Koppensteiner Höhe estas altaĵo en la mezmontaro Soonwald. Ĝi situas en Rejnlando-Palatinato en la distrikto Rhein-Hunsrück ĉirkaŭ 2,5 km sude de la vilaĝo Gemünden (Hunsrück), 52 km sude de Koblenz kaj 56 km okcidente de Mainz. Ĝi situas oriente de la rivereto Kellenbach.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]