Zell (Mozelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zell
Blazono
Zell (Mozelo) (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Cochem-Zell
Komunumaro Verbandsgemeinde Zell (Mosel)
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 50°1′35″N 7°11′01″O  /  50.02639°N, 7.18361°O / 50.02639; 7.18361 (Zell (Mozelo))
Alto super la marnivelo 100 m
Areo 44,98 km²
Telefona antaŭkodo 06542
Poŝtkodo 56856
Aŭtomobila kodo COC
Oficiala kodo 07 1 35 092
Subdivido 5 komunumopartoj (Ortsteil)
Komunumestro Karl Heinz Simon
Adreso de la administrejo Corray 1
56856 Zell (Mosel)
Komunuma retejo www.zell-mosel.de
v  d  r
Information icon.svg

Zell estas komunumo kun la rajto nomi sin "urbo" en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Cochem-Zell de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 4331 loĝantojn. Zell estas ŝtate agnoskita ripozloko kaj meza centro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Zell ĉe Mozelo situas preskaŭ samdistance je unu aŭtohoro kaj de Koblenco kaj de Treviro. La najbara urbo direkte al Koblenco estas Cochem, la najbaraj urboj direkte al Treviro estas Traben-Trarbach kaj Bernkastel-Kues. La apudriveraj urbopartoj Altstadt, Kaimt kaj Merl situas 100 m super marnivelo en impona meandro aŭ buklo de la rivero. La loka esprimo pro tiu buklo estas Zeller Hamm.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo Zell (Mosel) apartenas dekstre de la Mozelo la malnova urbo (Altstadt), la urboparto Merl kaj sur monto en Hunsruko la malgranda urboparto Althaus. Okcidente de la Mozelo situas la urbopartoj Kaimt kaj Barl.

Historio[redakti | redakti fonton]

Zell estas romia setlado de post 70 p.K.. La urboparto Kaimt estas menciita en 732/33 unuafoje en dokumento. En 1222 Zell ricevis la urborajton. Ekde 1332 Zell estis elekttrevira (kurtrierische) urbo kaj ĝis 1794 ĝi estis kurtrierischer Oberamtssitz (elkttrevira sidejo de regado). En 1794 la urbo kaj la tuta trevira regiono fariĝis francaj, en 1815 la Viena Kongreso donis la urbon al la reĝlando Prusio. En la jaroj 1848 kaj 1857 incendioj detruis grandajn partojn de la malnova urbo. Ekde 1946 la urbo estas parto de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝis 1969 Zell estis ĉefurbo de la samnomata distrikto distriktos Zell (Mosel). La distrikto kunfandiĝis al distriko distrikto Cochem-Zell kun Cochem kiel ĉefurbo.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Urba konsilantaro[redakti | redakti fonton]

La urba konsilantaro en Zell (Mosel) konsistas el 20 konsilantoj. Prezidas volontula urbestro.

Divido de la seĝoj en la konsilantaro de Zelll

  SPD CDU FDP Totalo
2009 4 11 5 20 seĝoj
2004 4 11 5 20 seĝoj

Urbestro[redakti | redakti fonton]

Ekde 2009 Hans Schwarz (CDU) estas urbestro de la urbo Zell (Mosel).

Blazono[redakti | redakti fonton]

Blazono La ruĝa kruco simbolas la historiajn rilatojn de Zell al la Treviraj arĥiepiskopoj kaj treviraj princelektistoj.

La kruco ankaŭ enestas la blazonon de la subdirstrikto/komunumaro Zell. Tie sube tri arĝentaj leonoj kun oraj kronoj sur ruĝa fono montras la ligon al Merl. La ŝlosiloj estas simbolo de Sankta Petro, la patrono de la urbo Zell. Ankaŭ sur la Petersberg (hodiaŭ Marienburg iam staris preĝejo konsekrita je Sankta Petro.

Ĝemeliĝo[redakti | redakti fonton]

Religio[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de la popolo estas rom-katolika. Je la dua rango estas la evangelia kredo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Vinkultivado[redakti | redakti fonton]

Zell estas kun 331 hektaroj da vitejoj post Piesport (413 hektaroj) la dua plej granda viteja komunumo de la vinregiono Mozelo. Laŭtradicie oni kreskigas ĉi-tie la vitspecon Riesling. Eksterregiona konateco havas la vinareon Zeller Schwarze Katz.

Industrio[redakti | redakti fonton]

La plej granda labordonanto en Zell estas la firmao Zeller Plastik (ZP) . ZP estas grava injektgisejo por plastikaj fermilo kaj pakumaj elementoj. Ĝi estas membro de grupo Global Closure Systems, mondvasta reto de plastikprilaborantaj entreprenoj.

Komerco kaj metioj[redakti | redakti fonton]

En la surmonta urboparto Barl troviĝas multaj grandsurfacaj podetalaj entreprenoj. Ankaŭ multaj mezgrandaj komercaj entreprenoj kaj metiejoj

Publikaj Instalaĵoj[redakti | redakti fonton]

Oficejoj[redakti | redakti fonton]

Administrejo de la subdistrikto, fiancoficejo Simmern-Zell.

Klerigaj Institucioj[redakti | redakti fonton]

Bazlernejo "Boos-von-Waldeck Grundschule" , ĉefa lernejo, reallernejo, Mosel-Hamm-lernejo (Subtenlernejo por infanoj kun lernproblemoj), IGS Zell (komuna lernejo kun gimnazia supera ŝtupo).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Konekto kun la reto de Germana Fervojo kaj ties IC-trajnoj en 7 km fora stacidomo Bullay. La stacidomo estas ĉe la IC-linio Koblenco – Treviro/Luksemburgo. Kruco de la federaciaj stratoj B53 kaj B421 en Zell.

libertempaj okupoj kaj turismo[redakti | redakti fonton]

libertempaj kaj sportinstalaĵoj[redakti | redakti fonton]

eventbanejo, sportstadiono, remista klubejo, tenisludejo, minigolfejo, boŭlo-centro, kampadejo, parkumejo por loĝkamionoj, grimppado Collis.

Migrado[redakti | redakti fonton]

La panorama turo sur Prinzenkopf donas ĉiudirektan elrigardon sur la urbopartoj de Zell sur Pünderich, Bullay kaj Marienburg.

Kulturo kaj Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Theatra grupo „Kätz“

Muzeo[redakti | redakti fonton]

Komunuma muzeo en la urbodomo kun multaj eksponatoj el la urba historio, vinkultovado kaj tradiciaj metioj.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Bildo de Sankta Petro ĉe la preĝejo St. Peter


Lingvo[redakti | redakti fonton]

La tiel nomata Zeller Platt estas la loka lingvo de la enloĝantoj. Tiu germana dialekto apartenas al la mozelfrankonia dialektaro de la Germana lingvo. La dialekto varias de vilaĝ' al vilaĝo precipe en la leksiko. Kvankam la homoj nomas sian lingvon "Platt" ĝi ne estas dialekto de la platdiĉa sed de la mezgermana dialektaro.

Esperanto en Zell (Mozelo)[redakti | redakti fonton]

Super la urbeto Zell troviĝas la kastelo Marienburg, en kiu plurfoje okazis esperantaj aranĝoj, i.a. la 3-a Novjara Renkontiĝo dum la jarŝanĝo 2004/2005. Sur Marienburg (junularklerigejo de la diocezo Treviro) okazas ekde 2005 la kultura semajnfino de Esperanto-RLP, la Mozellanda Esperanto-Semajnfino (MES).

Galerio[redakti | redakti fonton]

Zell an der Mosel 1841 von Karl Bodmer.jpg
Befestigung.jpg
Wappen zell mosel.gif


Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alfons Friderichs, Karl Josef Gilles: Zell an der Mosel mit Kaimt und Merl (Rheinische Kunststätten, Heft 1/1975). Köln 1975
  • Alfons Friderichs: Das Wappen der Stadt Zell. In: Zeller Heimatheft, 1/1979, Seite 38/40
  • Karl Josef Gilles: Geschichte der Stadt Zell-Mosel. Trier 1997
  • Alfons Friderichs, Das Adelsgeschlecht v. Zell, in: Persönlichkeiten des Kreises Cochem-Zell". Trier 2004, 393/4 u. a.
  • Alfons Friderichs; Karl Josef Gilles: Zell an der Mosel mit Kaimt und Merl. Rheinische Kunststätten Nr. 179. ISBN 3-88094-011-8
  • Otto H. Schröter: Das Rathaus von Zell/Mosel. Rhein-Mosel-Verlag 2005. ISBN 3-89801-308-1
  • Alfons Friderichs, „Zell an der Straße der Römer“, in: HBRZ Mai und Aug. 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Zell ĉe la Projekto por Malferma Katalogo