Traben-Trarbach

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Traben-Trarbach
Blazono
Traben-Trarbach (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Bernkastel-Wittlich
Komunumaro Verbandsgemeinde Traben-Trarbach
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 49°57′7.53″N 7°12′12.78″O  /  49.9520917°N, 7.20355°O / 49.9520917; 7.20355 (Traben-Trarbach)
Alto super la marnivelo 110 m
Areo 31,35 km²
Telefona antaŭkodo 06541
Poŝtkodo 56841
Aŭtomobila kodo WIL
Oficiala kodo 07 2 31 124
Komunumestro Heide Pönnighaus
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Adreso de la administrejo Am Markt 3
56841 Traben-Trarbach
Komunuma retejo www.traben-trarbach.de
v  d  r
Information icon.svg

Traben-Trarbach estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bernkastel-Wittlich de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La 30-an de junio 2006 la urbo havis 6075 loĝantojn. La urbo, borde de la rivero Mozelo, situas meze de vinkultiva regiono kaj la apudriveraj deklivoj pitoreske plenas je vitejoj. Ĝi estas la administra sidejo de komunumaro, kiu ofertas servojn ankaŭ por kvin pliaj ĉirkaŭaj komunumoj.

kastelo Grevenburg

Partneraj urboj [redakti]

  • Flago-de-Svislando.svg La urbo Traben-Trarbach havas urboĝemelajn rilatojn kun la komunumo Wangen apud Olten en Svislando
  • Flago-de-Francio.svg kaj la komunumaro Traben-Trarbach kun la urbo Selles sur Cher en Francio.

Esperanto en Traben-Trarbach [redakti]

Inter la 27-a de decembro 1988 kaj la 3-a de januaro 1989 la 32-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la Traben-Trarbach, en granda seminariejo inter vitejoj, kaj pritraktis la temon "Religioj kaj ideologioj en Eŭropo". Inter la 27-a de decembro 1997 kaj la 3-a de januaro 1998 la 41-a Internacia Seminario en la sama seminariejo diskutis pri la kadra temo "Socio kaj komunikado".

parto de la urbocentro ĉe la promenejo apud la rivero Mozelo


Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    oficialaj paĝoj de la urbo (en la Flago-de-Germanio.svg germana, Flag of the United Kingdom.svg angla, Flag of France.svg franca, Flag of the Netherlands.svg nederlanda, Flag of Sweden.svg sveda kaj Flag of Norway.svg norvega lingvoj)