Edlitz im Burgenland

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edlitz im Burgenland [edlic], mallonge Edlitz, kroate Hobdelci, hungare Abdalóc estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Deutsch Schützen-Eisenberg.

Panoramo de Edlitz

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Edlitz situas laŭ rojo, laŭ la hungara landlimo. Oberwart troviĝas je 34 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1221 laŭ tiama hungara nomo "Hettfehelly" (=loko, kie bazarejo okazas lunde). Dum la mezepoko la kampoj apartenis al grafoj de Németújvár. En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis la vilaĝon. Poste kroatoj refondis ĝin. En 1910 vivis en Abdalóc 167 homoj (142 aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szombathely, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 1971 Edlitz unuiĝis kun Deutsch-Schützen.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]