Eduard Baltzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard Baltzer
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1814
en Krostitz
Morto 24-an de junio 1887
en Durlach
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleUniversitato de Lepsiko
Familio
Frat(in)o Friedrich Baltzer
Okupo
Okupo teologo • verkistopolitikisto
vdr

Eduard Wilhelm BALTZER (naskiĝinta la 24-an de oktobro 1814 en Krostitz-Hohenleina, mortinta la 24-an de junio 1887 en Karlsruhe-Durlach) estis germana teologo, demokrato kaj pioniro de la vivreforma movado. En 1841 li edzinigis Wilhelmine Hetschold (1 filino) kaj en 1844 Luise Reil (1 filo, 2 filinoj).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de pastoro kaj lerneja inspektisto li studis inter 1834 kaj 1838 teologion en Lepsiko kaj Halle (Saale) kaj fariĝis en 1841 diakono kaj hospitalpredikisto en Delitzsch. Estante ano de la raciisma klubo Lichtfreunde li klopodis pri teologia libereco sen ŝtata kontrolo. Post kiam pro tio la konsistorio ne aprobis la elekton pri paroĥestreco en Nordhausen en 1845 - kiel jam antaŭe en Halle ĉe Udalriko-preĝejo - la estraro de la Nikolao-kirko retiriĝis en 1847 kaj fondis kun Baltzer liberan komunumon protestantisman.

Ĝin li gvidis animzorgante inter 1847 kaj 1881 en Nordhausen suferante multajn atakojn. Sed labore, retorike, verkiste li igis ĝin modela pro aliaj liberprotestantismaj societoj en Germanujo. Krome li estis dum jardekoj politikisto enurba. En 1848 li estis invitita prepari la Nacian Asembleon je Frankfurto kaj estis deputito ĉe la Prusa parlamento en Berlino.

Baltzer kunfondis gazeton kiu poste nomiĝis "Nordhäuser Zeitung" (por ĝi li ankaŭ skribis) kaj establis (jam en 1851 pro ŝtata ordono ree fermitan) infanĝardenon, la unuan en tuta Prusujo. En 1867 li fondis la unuan vegetarisman klubon en Germanujo kaj eldonis en 1868 por ĝi organon, kiu poste nomiĝis "Thalysia" kaj "Der Vegetarier".

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Delitzsch-Halle-Nordhausen od. mein Weg aus d. Landeskirche in d. freie prot. Gemeinde, 1847
  • Alte u. Neue Weltanschauung, 1850-52
  • Allg. Religionsgesch., 1854
  • Das Leben Jesu, 1860
  • Erklärung d. vier Evangelien, 1863
  • Von d. Arbeit, 1864
  • Gott, Welt u. Mensch, Grundlinien d. Religionswiss., 1865
  • Die natürl. Lebensweise, 4 T., 1867-72
  • Vegetarian. Kochbuch, 1869
  • Ideen z. socialen Reform, 1873
  • Palmenbll., Eine Slg. auserlesener Gedichte aus d. Schrr. v. E. B., 1904 (eldonis M.Z. Schröder)
  • Erinnerungen, Bilder aus meinem Leben, 1907 (eldonis G. Selß)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Sauer, Bruno, "Baltzer, Eduard". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 1 (1953), p. 570 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]