Edvardas Levinskas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edvardas Levinskas
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1893 (1893-11-18)
en en vilaĝo Vaižgučiai, distrikto Joniškis, (Litovio)
Morto 1-an de septembro 1975 (1975-09-01) (81-jaraĝa)
en Žagarė
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1919
vdr

Edvardas Levinskas (naskiĝis la 18-an de novembro 1893 en vilaĝo Vaižgučiai, distrikto Joniškis; mortis la 1-an de septembro 1975 en Žagarė) estis vendisto, poste pedagogo kaj esperantisto.

Plej arda adepto de etika mondkoncepto de Leo Tolstoj en Litovio. Por tiu celo en 1923 - 1924 li eldonadis revueton "Renaskiĝo" en litova lingvo; tradukadis kaj popularigis verkojn de L. Tolstoj en litovaj kaj E-aj revuoj. Ĝis la unua mondmilito laboris en vendejoj de Šiauliai, Riga. Ekde 1920 jam instruisto, 1940 - inspektoro de elementaj lernejoj en distrikto kaj urbo Panevėžys. Ekde 1945 kun familianoj li estis ekzilita al Taĝikio kaj nur en 1955 rajtis reveni en Litovion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]