Efiko de Zeeman
La efiko Zeeman aŭ Zeeman-efiko (malĝuste efekto) estas (en la fiziko kaj astronomio) la disiĝo de unu spektra linio al du aŭ pluraj, en magneta kampo. La fenomenon observis unuafoje la nederlanda fizikisto Pieter Zeeman en 1896. Li rimarkis la larĝiĝon de la D-linio de natrio en flamo, lokigante inter fortaj magnetaj polusoj.
Pli poste evidentiĝis, ke la larĝiĝon kaŭzis disiĝo de la spektra linio je 15 konsistero. La kvantuma meĥaniko klarigis, ke la elektrono ellasas la (al longoondo konvena) radiadon dum transiro inter diskretaj, bone difinitaj energioniveloj. Ĉiun el la nivelo karakterizas bone difinitaj impulsa momanto (spino), kiu disiĝas en magneta kampo al statoj de la energia nivelo. En apero de la spektro-konsisteroj respeguliĝas la substatoj de la energia nivelo.
