Elemér Csávossy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elemér Csávossy
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de oktobro 1883(nun 1883-10-24)
en Hungario Papd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 22-an de oktobro 1972
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de InnsbruckUniversitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Q115658783
Okupo
Okupo filozofo • teologo • verkistomonaĥo
vdr

Elemér Csávossy [ĉAvoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Csávossy Elemér Béla estis hungara katolika pastro, jezuita monaĥo, instruisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis csávosi kaj bobdai, ekde 1904 li estis barono.

Elemér Csávossy[1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1883 en Papd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bobda en Rumanio, li mortis la 22-an de oktobro 1972 en Pannonhalma (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elemér Csávossy frekventis en gimnaziojn en Kalocsa kaj Vieno, poste en 1903 en Sankt Andrä (Karintio) li aliĝis al la jezuitoj. Li studis filozofion en jezuita altlernejo en Pozsony (1905-1908), teologion en Innsbruck (1908-1912), fine li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto (1913-1915). Intertempe li pastriĝis en 1911. Inter 1915-1921 li instruis en gimnazio de Kalocsa, li estis pastro inter 1921-1924 en Serbio, inter 1924-1927 (baldaŭ inter 1949–1951) li estis estro de la hungarlandaj jezuitoj. En la sekvantaj jaroj li instruis en pluraj lernejoj aŭ li estis lernejestro. En 1951 li estis arestita kaj li liberiĝis dum la Hungara revolucio de 1956. Ekde 1961 li vivis en monaĥeja pensiulejo en Győrszentmárton.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Wonne der Schöpfung (1909)
  • Jézus Szent Szívének ájtatossága (1916)
  • Der Lebenstrom (1923)
  • Énekeljetek az Úrnak. Az Énekek éneke elmélkedésekben. (1934)
  • Előkészület a keresztény házasságra (1942)
  • A nagy jel az égen. Mária-tiszteletünk alapja és gyakorlata. (1948)
  • Együtt a Mesterrel. Jézus-Szíve lelkigyakorlat. (1977)
  • Misztikus versek (2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]